- "Ahimsa" alidirektas ĉi tien. Por la sveda muzikgrupo, vidu la paĝon Ahimsa (muzikgrupo).
Senperforto estas koncepto forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: sen kaj himsa: perforto), estas metodo de politika batalado kontraŭ violento teoriita de Mohandas Karamchand Gandhi dum lukto por sendependigo de Hindio el Britia koloniorego.
Hindia proverbo, kiu klarigas la filozofion de senperforto:
- "La justulo devas simili je l'santal-ligno, kiu bonodorigas la hakilon per kiu ĝi estas batita."
La 2-a de oktobro, la naskiĝdatreveno de Gandhi, estas observata kiel Internacia tago de senperforto.
En sia mesaĝo okaze de la Monda Tago de Paco 2017 la katolika papo Francisko skribis : "Etiko de frateco kaj paca kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj ne povas baziĝi sur la logiko de timo, perforto kaj fermiteco, sed ja sur tiu de respondeco, respekto kaj sincera dialogo"[1]
Personoj kaj movadoj kiuj inspiriĝis je senperforto
- Ravi Shankar (barata spirita gvidanto)
- Joan Baez
- Vinoba Bhave
- Dom Helder Camara
- César Chávez
- Albert Einstein
- Gene Sharp
- Gush Shalom
- Tenzin Gyatso (la 14-a Dalai-lamao)
- Jeff Halper
- Khan Abdul Ghaffar Khan
- Thich Nhat Hanh
- Václav Havel
- Martin Luther King
- Nelson Mandela
- Ken O'Keefe
- Adolfo Pérez Esquivel
- Arundhati Roy
- Albert Schweitzer
- Lech Wałęsa
- Ken O'Keefe
Organizoj
Esperanto
Kiel parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ni celas al edukado kaj publika konscio pri neperforto, ĉar neperfortan konduton oni lernas per pozitiva kunvivado kaj kunlaboro, per malferma interkonatiĝo kaj senbara renkontiĝo. Per Esperanto ni proponas ponton inter la lingvoj por kreskigi komprenon kaj estimon inter ĉiuj homoj[2].
Referencoj
- ↑ (9-llingva : ar, de, es, fr, it, pl, pt, zh) Papo Francisko, Neperforto, stilo de politiko por paco, Mesaĝo por la Monda Tago de Paco 2017.
- ↑ Mesaĝo de UEA okaze de la internacia tago de neperforto, n-ro 1068, la 30-an de septembro 2022.
Literaturo
- Aldo Capitini, trad. N. Rossi, Teknikoj de neperforto, Edistudio, Pisa, 2011, 186 p. en: Perforto, senperforto kaj vero-forto, recenzo de Renato Corsetti, revuo Esperanto, 1295 (10) oktobro 2015.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.cnvc.org
- http://www.nonviolentpeaceforce.org
- http://nvpdecade.org
- La manifesto de senperforto Arkivigite je 2007-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- pri eblo ke palestinoj transiru al senperforta lukto
Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj |