Senkapigo estas la tuta apartigo de la kapo el la korpo. Tia vundego estas neeviteble mortiga al homoj kaj plej multaj aliaj bestoj, ĉar cerbomorto okazas ene de minutoj pro manko de cirkulado de oksigenplena sango dum ĉiuj aliaj organoj estas senigitaj de la aŭtonomaj (nevolaj) funkcioj kiuj estas necesaj por funkcio de la korpo.
La esprimo senkapigo rilatas al la ago intence senkapigi personon, aŭ kiel rimedo de murdo aŭ kiel ekzekuto; ĝi povas esti farita per hakilo, glavo aŭ tranĉilo, aŭ per mekanikaj rimedoj kiel gilotino.
Malpli ofte, senkapigo ankaŭ povas rilati al la forigo de la kapo el korpo kiu jam estas morta. Ĉi tio povus esti farita por preni la kapon kiel trofeon, por publika elmontro, por igi la mortinton pli malfacile identigebla, pro krioniko, aŭ pro aliaj pli esoteraj kialoj.
Notindas ke kelkaj bestoj, insektoj (ekz. blatoj) povas travivi senkapigon kaj mortas ne pro perdo de la kapo, sed pro malsatmizero.
La naciaj punleĝoj de Sauda Arabio, Jemeno, kaj Kataro permesas senkapigon; tamen, en la praktiko, Sauda Arabio estas la ununura lando kiu daŭre senkapigas siajn leĝrompintojn regule kiel puno por mortkrimoj.
Origino
Senkapigo okazis jam en la ferepoko, kiam oni senkapigis la ĉasitan beston kaj rezervis poste ties kapon, kranion.
Historio
La senkapigo okazis plej frue per kavalira glavo aŭ per speciala hakilo. La franca revolucio enkondukis la t.n. gilotinon. Tiu nova metodo certigis rapidan kaj fideblan senkapigon. Ambaŭ metodoj okazis sur eŝafodo.
En la mezepoko, la senkapigo estis rezervita por la nobeloj kiel "honora" mortpuno, kontraste al pendumo ĉe pendumilo. Dum la franca revolucio, oni uzis tiun metodon je ĉiu ekzekutinto.
Intertempe, en Anglio, oni senkapigis homojn genuantajn. La nobeloj genuis en rekta pozicio, oni senkapigis ilin per glavo, dum la ne-nobeloj estis senkapigitaj per hakilo sur ligna trunko.
En Svedio, oni senkapigis 644 homojn inter 1800 kaj 1866, inter ili preskaŭ 200 virinojn. Poste estis senkapigitaj ankoraŭ 14 homoj ĝis enkonduko de la gilotino en 1903. La lasta publika ekzekuto okazis en 1876.
En Germanio senkapigo estis favorita ekzekuta metodo pro civilaj krimoj ekde 1871, dum en la armeo oni mortpafis krimulojn. Dum epoko de la naziismo, mortis ĉirkaŭ 10.000 homoj per gilotino.
Nuntempe
La metodo estis ĉesigita pro la suspekto pri la daŭra ekzisto de konscio en la distranĉita kapo en iuj kazoj kaj la ebleco de dolorego, sed komparo kun aliaj mamuloj pruvas, ke tiuj asertoj havas neniun bazon. Estis ankaŭ kelkaj rakontoj (kvankam dubindaj) el Francio pri kapoj kiuj estis gilotinitaj kaj ŝanĝis sian mienon aŭ movis siajn lipojn. Alia certa kialo estas la ekstreme perforta kaj malpura naturo de la metodo.
Senkapigo per glavo en la nuntempo estis farita submetita al la juĝa aŭtoritato submetita al islama juro, kaj de islamaj aktivuloj dum la usona invado de Irako. Ekde 2005, Sauda Arabio, Jemeno, Irano, Irako kaj Kataro realigis leĝojn permesantajn senkapigon, sed estas konata ke nur en Sauda Arabio estas efektivigita ĉi tiu puno-metodo.
Pliaj aperoj de la praktiko okazis lastatempe en pluraj regionoj de Kolombio. Dekstremaj armeaj grupoj kiel ekzemple la AUC foje uzis la atakon por timigi la lokan loĝantaron, sed ĝia loko ne estas forestanta de maldekstraj geriloj en la FARK, same kiel drogkontrabandaj organizoj. En ĉi tiuj kazoj, la sekapigoj estis efektivigitaj uzante maĉeto aŭ ĉensegilo.
Dum la Meksika Drogmilito, kelkaj meksikaj drogkarteloj turnis al senkapigo kaj senkapigo de rivalaj kartelanoj kiel metodo de timigado. Same okazas de krimaj organizaĵoj en Rusio kaj ĉe la plej danĝeraj faveloj en Brazilo.
Senkapigo fare de islamistoj
Post la usona invado en la Iraka Milito en 2003, kelkaj eksterlandanoj estis kidnapitaj fare de islamismaj ekstremistoj, kaj uzitaj por krei premon sur Usono kaj ĝiaj militkoaliciaj partneroj por liberigi kaptitojn kaj retirigi siajn fortojn. En multaj kazoj, islamanoj ankaŭ estis kidnapitaj kiel ostaĝoj, precipe tiuj kiuj estas ŝijaismaj islamanoj aŭ ne-araboj. La kidnapintoj kutimis publike minaci ke la kapoj de la kidnapintoj estus senkapigitaj se iliaj postuloj ne estus renkontitaj. En pluraj kazoj, la atako estis registrita kaj sendita en video al la amaskomunikilaro. La ekzekutistoj ne nepre uzis rapidajn ilojn kiel hakilon aŭ gilotinon. Unu el tiaj kazoj estis la kidnapo kaj mortigo de la ĵurnalisto Daniel Pearl. Simila okazaĵo okazis en julio 1995 kiam la kaŝmira islama grupo "Al Faran" kidnapis kvin okcidentajn turistojn en Kaŝmiro pro la rifuzo de la barata registara liberigi gerilbatalantojn de militkaptitejo. Unu el la forkaptitoj poste estis trovita senkapigita.
En Filipinoj, la terora grupo Abu Sayyaf estas konata pro senkapigoj.
La Islama Ŝtato ofte ekzekutas per pendumado. Inter la viktimoj estas kaptitoj de la siria armeo kaj la iraka armeo kaj milicoj kiuj helpas ilin, kaj homoj el inter etnaj malplimultoj kiuj ne estas sunaistoj. En aŭgusto 2014, la organizo prezentis videon en kiu unu el siaj agentoj en Irako senkapigas usonan ĵurnaliston James Foley en respondo al usona armea agado en Irako. Du semajnojn poste, la organizo prezentis alian videon pri la senkapigo de usona-israela ĵurnalisto Steven Sotloff.
Post la senkapigo
Laŭ kuracistaj rimarkoj, kelkajn sekundojn post la senkapigo, la okulo povis moviĝi je alparolo. Laŭ patologo Ron Wright, post disigo de kapo kaj trunko, la cerbo povas plu funkcii ĉirkaŭ 13 sekundojn kaj eblas okulmoviĝoj ene de tiu tempolimo.
Galerio
- Salomeo (filino de princo Herodo la 2-a) prezentas la kapon de Johano la Baptisto. Pentraĵo de Bernardino el 1527 el la Luvro-Muzeo en Parizo
- Senkapigo de Sankta Cosmas kaj Damian, Fra Angelico 1348
- Senkapigo de Johano la Baptisto pentraĵo de Rogier van der Weyden, ĉ. 1446-1453
- Bildigo de etiopa imperiestro ekzekutanta homojn, 18-a jarcento
Referencoj
Vidu ankaŭ
- senkapa rajdanto
- Mike the Headless Chicken
- kaŭterizo