{{Taksonomio |nomo = Senegala trielo |koloro = pink |dosiero = Senegal Thick-knee - Gambia (32528240471), crop.jpg |dosiero2=Burhinus senegalensis.jpg |regno = Animaloj Animalia |regno aŭtoritato = |regno2 = animalo |filumo = Ĥorduloj Chordata |filumo aŭtoritato = |klaso = Birda klaso Aves |klaso aŭtoritato = |ordo = Ĥaradrioformaj Charadriiformes |ordo aŭtoritato = |familio = Burinedoj Burhinidae |familio aŭtoritato = |genro = [[Burhinus]] 'Burhinus' |genro aŭtoritato = |specio = Senegala trielo 'Burhinus senegalensis' |specio aŭtoritato = Swainson 1837 | dosiero larĝo=300px | dosiero2 larĝo=300px |mapo de vivoteritorioj = |mapo de vivoteritorioj larĝo = 300px |priskribo de mapo de vivoteritorioj = }}

Burhinus senegalensis - MHNT

La Senegala trielo, Burhinus senegalensis, estas afrika birdo kiu reprezentas en tiu kontinento la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Ĝi estas loĝanta reproduktanto en Afriko inter dezerto Saharo kaj ekvatoro, krom valo de rivero Nilo.

La Senegala trielo estas mezgranda vadbirdo kun fortika flavnigra beko kaj grandaj flavaj okuloj -kiuj ŝajnigas ĝin reptilieca-; ties plumaro estas kamufla.

La Senegala trielo estas simila sed iomete pli malgranda ol Trielo, kiu migras kaj vintras en Afriko, kie koincidas ambaŭ specioj. La longa malhela beko, unusola malhela strio en fladitaflugilo kaj malhela strio en vizaĝo estas distingiloj disde la specioj troveblaj en Eŭropo. La Senegala trielo estas rimarkinda dumfluge kiam videblas larĝa blanka strio.

Tiu specio preferas sekajn malfermajn mediojn kun nuda grundo, prefereble proksime de akvejo. La ino demetas du makulitajn brunajn ovojn en planka truo. La birdoj estas pli aktivaj krepuske. La voĉo estas laŭta pi-pi-pi-pi-pi-pi-pi.

La Senegala trielo manĝas insektojn, krustulojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ankaŭ aliajn etajn predojn.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.