Sendependeca partio
Sjálfstæðisflokkurinn
emblemo
partio
Komenco 25-a de majo 1929 vd
Lando(j) Islando vd
Sidejo Rejkjaviko
Ideologio

Konservativa liberalismo liberala konservativismo ekonomia liberalismo Eŭroposkeptikismo klasika liberalismo

Ĉefestro(j) Bjarni Benediktsson Bjarni Benediktsson vd
Membro de Internacia Demokratia Unio Eŭropa Popola Partio vd
Retejo Oficiala retejo

La Sendependeca partio (is. Sjálfstæðisflokkurinn) estas politika partio en Islando. Ĝi estas la dekstra kaj burĝa partio de islanda politiko, kaj estas la plej granda (laŭ elektvoĉoj) politika partio en Islando ekde sia fondiĝo en 1929.

Ĝi havis kutime 35-40% de la voĉoj en parlamenta elekto. Nur en 1987 ĝi havis malpli ol 30%, kiam Albert Guðmundsson ĵus forlasis la partion kaj fondis la burĝan partion kiu ekhavis preskaŭ 11%. La tabelo montras la rezultojn de la sendependeca partio dum parlamentaj elektoj.

Jaro%Jaro%Jaro%
193143,8*195642,4*198338,7
193348*195942,5*198727,2
193442,3*195939,7*199138,6
193741,3*196341,4*199537,1
194239,5*196737,5*199940,7
194238,5*197136,2*200333,7
194639,4*197442,7*200736,6
194939,5*197832,7
195337,1*197935,4

Ĝi ekestis kiam unuiĝis la Konservativa Partio kaj la Liberala partio por kuniĝi kontraŭ la pli maldekstraj partioj, la Progrespartio kaj Popolpartio al kiuj apartenis la plejparto de la parlamento ekde 1927.

Partiestroj de la sendependeca partio ĝis hodiaŭ estis:

Jón Þorláksson: 1929 - 1934

Ólafur Thors: 1934 - 1961

Bjarni Benediktsson: 1961 - 1970

Jóhann Hafstein: 1970 - 1973

Geir Hallgrímsson: 1973 - 1983

Þorsteinn Pálsson: 1983 - 1991

Davíð Oddsson: 1991 - 2005

Geir H. Haarde: 2005 - 2009

Bjarni Benediktsson: 2009 -

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.