Semoj de Paco | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1993 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Fondinto(j) | John Wallach vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Semoj de Paco (angle Seeds of Peace) estas internacia neregistara organizaĵo fondita en 1993, dediĉita al donado al junuloj el diversaj partoj de la mondo, kiuj travivis militon aŭ konflikton, de la ŝanco evoluigi siajn gvidkapablojn necesajn por agi favore al kaj direkte al paco kaj kunvivado. Dum la lasta jardeko, la 2010-aj jaroj, la organizaĵo kreskigis sian influon, draste pliigante la nombron da membroj, naciecoj kaj programoj [1].
Komencante kun nur 46 junuloj el Israelo, Palestino kaj Egiptio en 1993 [2], la organizaĵo daŭre koncentriĝas pri Mezoriento, sed ankaŭ kontaktis junajn gvidantojn el Sudazio, Kipro kaj Balkano. Ĝia tutmonda junulara reto nun havas pli ol 3 500 membrojn el kelkaj konfliktregionoj.
Kiel adoleskantoj, ili komencas kun la laŭnoma Internacia Somera Tendaro en Majno [3] kaj daŭras kun diversaj programoj kaj laborrenkontiĝoj kiuj sekvas, kun internaciaj konferencoj, regionaj laborrenkontiĝoj, edukaj kaj profesiaj ŝancoj, kaj plenkreskuledukaj programoj. Ĉi tiu sistemo permesas al membroj de Semoj de Paco disvolvi empation, respekton kaj konfidon, kaj ankaŭ scion en la mondo de gvidado, komunikado kaj intertraktado: ĉiuj necesaj komponantoj, kiuj helpos krei pacan kunekzistadon por la venontaj generacioj.
Referencoj
- ↑ List of Current Seeds of Peace Areas of Operation. Seeds of Peace. Arkivita el la originalo je November 29, 2010. Alirita 2010-06-15.
- ↑ "Israel-PLO Peace Agreement Signing". LIFE. Archived from the original on 2011-06-10. Retrieved 2010-06-15.
- ↑ Seeds of Peace Program Overview. Seeds of Peace. Alirita 2010-06-13.