Unukolora tukanbarbulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Semnornis frantzii (Sclater, 1864) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Unukolora tukanbarbulo aŭ Dentobeka tukanbarbulo (Semnornis frantzii) estas birdo de tre specifa genro kun propra familio de Semnornitedoj, proksimaj de tukanoj aŭ barbuloj, ĉiuj de la ordo de Pegoformaj.
Ĝi ofte estis unuigita kun la aliaj barbuloj de la familio de Kapitonedoj. Tamen, analizoj de DNA konfirmis, ke tiu aranĝo estis parafiletika (la tukanoj estas pli proksime rilataj al la Sudamerikaj barbuloj pli ol tiuj lastaj al la barbuloj de la Nova Mondo). Kiel sekvo, la stirpo de barbuloj estas denove konsiderataj kiel distingaj familioj; nome la Unukolora tukanbarbulo kaj la Tukanbarbulo nuntempe formas separatan familion, nome Semnornitedoj.
Kvankam temas pri du specioj de la sama genro kun simila morfologio, la plumarkoloroj ege diferencas. Dum la Tukanbarbulo estas ege multkolora la Dentobeka tukanbarbulo estas preskaŭ unukolora nur kun kelkaj nuancoj en kelkaj korpopartoj. Pli precize bruneca kun flavaj nuancoj, nome ĉirkaŭ la larĝa bekobazo estas malhelbruna barbobrido, kiel ĉe la aliaj barbuloj, kio atingas ĉirkaŭ la malhelgrenatkoloraj okuloj. Poste tiu malhelbruna areo sekvas tra la okulo, ne tiom malhele, al la nuko inter du pli helaj kaj flavecaj partoj, nome la frunto kaj la antaŭkrono kaj la gorĝo ĉirkaŭanta la malhela areo ĝis malantaŭ la okuloj.
Ankaŭ la dorso estas malhelbruna (pli ol la nuko kaj ŝultroj, sed malpli ol la brido) kaj iom verdeca kaj same la flugiloj (iomete pli malhelaj) kaj la vosto pli grizeca. La subaj partoj el la gorĝo tra la brusto estas flavecaj al oranĝecaj, pli flave ĉe la ventro kaj grizece ĉe flankoj. La beko estas helgriza kaj la kruroj grizecaj. La specio estas 17 cm longa kaj ĉirkaŭ 60 g peza.
Tiu ĉi specio loĝas en Centrameriko, nome en Panamo kaj Kostariko en humidaj montarbaroj el 1200 al 2450 m de altitudo super marnivelo. Dum la reprodukta sezono ili defendas teritorion laŭ paro, sed for de tiu formas grupojn de ĝis dekduo da individuoj. En nesto de arbotruo la ino demetas 4 aŭ 5 ovojn.
La dunoma specinomo rememoras la germanan naturaliston Alexander von Frantzius.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Familiejo de Tukanbarbuloj ĉe retejo de Don Roberson Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- En la hispana