Semih Şentürk | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Genç Semih |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1983 (40-jaraĝa) en Izmiro |
Lingvoj | turka |
Ŝtataneco | Turkio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Semih Şentürk estas turka futbalisto. Li naskiĝis la 29-an de aprilo 1983 en Izmiro, do nun estas 40-jara. Ekde la jaro 1999 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Fenerbahçe Spor Kulübü - antaŭe li jam tri jarojn estis membro de ties junula teamo. Krome Semih Şentürk ekde la jaro 2007 estas membro de la turka nacia teamo de futbalo, inter alie sukcese konkuranta pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Semih Şentürk – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.