Selim Chazbijewicz
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1955 (1955-11-17) (68-jaraĝa)
en Gdańsk
Religio islamo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Movado por Rekonstruado de Pollando vd
Profesio
Okupo universitata instruisto verkisto politikologo imamo polisto politikisto publikigisto diplomato vd
Laborkampo polologio politika scienco politiko opinia ĵurnalismo diplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Selim Chazbijewicz (naskiĝis la 17-an de novembro 1955 en Gdańsk) – pola politologo, verkisto, publicisto, universitata instruisto, doktoro habilita pri homa scienco, profesoro de Varmia-Mazuria Universitato. Ambasadoro en Kazaĥio (2017–2023)[1].

Vivo

Selim Chazbijewicz devenas de polaj-litovaj tataroj. En 1980 finis studi polan lingvon en Universitato de Gdańsk. En 1991 doktoriĝis ĉe Fakultato de Sociaj Sciencoj de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Temo de lia disertaĵo estis Ideologioj de polaj islamanoj de la 20-a jarcento. En 2002 habilitiĝis pri politika scienco surbaze de disertaĵo Avdet aŭ reveno. Politika batalo de krimeaj tataroj pri konservo de nacia identigo kaj ŝtat-sendependeco post la dua mondmilito.

Li laboras kiel profesoro de Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn kaj en Humanisma-Ekonomika Altlernejo en Elbląg.

Aŭtoro de ok poeziaj volumetoj, en tio Himno al Sofia, kiu aperis en 2005. Liaj versaĵoj troviĝas en antologio de polaj tataroj Oto moje dziedzictwo (Jen mia heredaĵo; 2010). Li publikigis ankaŭ multe da laboraĵoj ligitaj kun kulturo kaj historio de polaj, litovaj kaj krimeaj tataroj - i.a. Krimeaj tataroj. Batalo pri nacio kaj libera patrujo (2001).

Li apartenas al Asocio de Polaj Verkistoj. En la jaroj 1986–1991 estis ĉefredaktoro de kvaronjara revuo "Życie Muzułmańskie" (Islamana Vivo) - revuo de polaj islamanoj. En 1994 iĝis ĉefredaktoro de "Rocznik Tatarów Polskich" (Jarlibro de Polaj Tataroj). En 2009 ekfunkciis kiel prezidanto de Redakta Konsilio de kvaronjara revuo "Przegląd Tatarski" (Tatara Revuo), kaj en 2010 - prezidanto de Redakta Kolegio de revuo de pola islama societo "Muzułmanie Rzeczypospolitej" (Islamanoj de Pollando).

Selim Chazbijewicz estis kunkreinto kaj en la jaroj 1999–2007 prezidanto de Centra Konsilio de Tatar-Asocio de Pollando (ZTRP), ĝis 2003 imamo de islama komunumo de kredantoj en Gdańsk. En la jaroj 1998–2008 kunprezidis Komunan Konsilion de Katolikoj kaj Islamanoj.

En balotoj de 1997 strebis pri mandato de delegito en Gdańsk kadre de Movado por Rekonstruo de Pollando de Jan Olszewski. Poste eniris al Juro kaj Justeco. Dum parlamenta baloto en 2011 iĝis kandidato de la partio al Senato.

Elektitaj publikaĵoj

  • Awdet czyli Powrót: walka polityczna Tatarów krymskich o zachowanie tożsamości narodowej i niepodległość państwa po II wojnie światowej (2000, ISBN 8372990972)
  • Tatarzy krymscy: walka o naród i wolną ojczyznę (2001, ISBN 8391614417)

Poezio

  • Wejście w baśń (Eniro al fabelo; Olsztyn 1978)
  • Czarodziejski róg chłopca (Sorĉo-korno de knabo); Gdańsk 1980, ISBN 8321591493)
  • Sen od jabłek ciężki (Sonĝo peza de pomoj; Łódź 1981, ISBN 8321801560)
  • Krym i Wilno (Krimeo kaj Vilno); Gdańsk 1990)
  • Mistyka tatarskich kresów (Mistiko de tataraj limregionoj; Białystok 1990)
  • Poezja Wschodu i Zachodu (Poezio de Oriento kaj Okcidento; Warszawa 1992)
  • Rubai'jjat albo czterowiersze (Robajoj aŭ kvarversoj); Gdańsk 1997, ISBN 83-907513-2-1)
  • Hymn do Sofii (Olsztyn 2005, ISBN 83-919014-1-6)

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.