Selekta plantoplibonigo celas genetikan ŝanĝiĝon de plantopopulacioj por plibonigi la biologiajn aŭ ekonomiajn ecojn. Ĝiaj metodoj estas plantoselektado, semtraktado aŭ krucado kaj posta selektado de fil/in/aj plantoj por la sekvanta kultivciklo aŭ la multigado de la nova planta kultivaro.
Celoj
Celoj de la plantoplibonigo povas esti :
- grandigo de la rikoltaĵo-kvanto
- plibonigado de la planta kvalito
- eliminado de nedezirataj enhavosubstancoj (ekzemple amaraj aŭ venenaj substancoj)
- plibonigo de la gusto kaj konserveblo (precipe de fruktoj, legomoj kaj ornamplantoj)
- plibonigo de konsisto de la plantgrasoj (kolza oleo, sunflora oleo)
- plibonigo de la amelo-konsisto ĉe terpomoj kaj cerealoj
- altigo de certaj enhavosustancoj, ekzemple vitaminoj
- kaj aliaj depende de la kultivaro
- tolerado kaj rezistado
- plibonigo de la tolerado de malvarmo, salo, sekeco
- pligrandigi la rezistado kontraŭ malsanoj aŭ/kaj damaĝbestoj
Ĉe ornamplantoj aldoniĝas la plibonigaj celoj kiel novaj koloroj kaj aliaj morfologiaj karakterizaĵoj. Tiuj celoj gravas ankaŭ ĉe legomoj kaj fruktoj.
Klasikaj plibonigaj metodoj
plibonigo per selektado
plibonigo per kombinado
Heterozo-plibonigo
Hibrida plibonigo
Mutacia plibonigo
Precizec-plibonigo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo precizecplibonigo.
plibonigo per gentekniko
Famaj plant-plibonigistoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo listo de roz-plibonigistoj.
- Germanujo
- Ernst Benary (1819–1893), entrepreno en turingia Erfurto. Plibonigo de hortikulturaj plantoj
- Ferdinand von Lochow (1849–1924), plibonigis sekalajn tipojn
- Eduard Meyer (1859–1931), plibonigisto de furaĝbeto, cerealoj, terpomoj
- Georg Arends (1863–1952), plibonigisto de staŭdoj
- Kartz von Kameke-Streckenthin (1866–1942), plibonigisto de terpomoj
- Karl Foerster (1874–1970), plibonigisto de ŝtaŭdoj (delfinio, asteroj kaj gresoj)
- Thomas Scharnagel (1880–1953), plibonigis novajn tritikajn kultivarojn
- Rudolf Carsten (1880–1954), plibonigisto de tritiko
- Vincenz Berger (1883–1974), plibonigisto de dalioj
- Reinhold von Sengbusch (1898–1985), plibonigisto de fragoj kaj legomoj
- Eduard von Boguslawski (1905–1999), profesoro pri plant-plibonigo ĉe la universitato de Gießen
- F. Wolfgang Schnell (1913–2006), direktoro de la insituto pri plant-plibonigo ĉe la Universitato Hohenheim apud Stuttgart
- Walter Schuster (1918–2010), kun-aŭtoro de instrulibro pri agrokultura plant-plibonigo
- Gerhard Fischbeck (* 1925), esploras ĉe cerealaj kultivaroj
- Hans Hachmann (1930–2004), plibonigisto de rododendroj
- Usono
- Luther Burbank (1849–1926), usono
- Norman Ernest Borlaug (1914–2009), USA
- Rusujo
- Ivan Vladimiroviĉ Miĉurin (1855–1935),
- Aŭstrio
- Peter Ruckenbauer (* 1939
- aliaj landoj
Vidu ankaŭ
- bredado
- selekta bredado
- genetiko
- natura selektado
- rozbredado
- selekto
- semkultivado
Literaturo
- Heiko Becker: Pflanzenzüchtung 2. Auflage. UTB, 2008, ISBN 978-3-8252-1744-0.
- Rolf Schlegel: Concise Encyclopedia of Crop Improvement. Institutions, Persons, Theories, Methods, and Histories. Haworth Press, New York/London 2007, ISBN 978-1-56022-146-3, S. 331ff.
- Rolf Schlegel: Dictionary of Plant Breeding. Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine 2. Auflage. Taylor & Francis, 2009, ISBN 978-1-4398-0242-7, S. 584.
- Wulf Diepenbrock, Jens Léon, Frank Ellmer: Ackerbau, Pflanzenbau und Pflanzenzüchtung, Grundwissen Bachelor. Ulmer, 2005, ISBN 978-3-8252-2629-9. (UTB Uni-Taschenbücher, Band 2629)
- Noel Kingsbury: Hybrid. The History and Science of Plant Breeding. The University of Chicago Press, 2009, ISBN 978-0-226-43704-0.
- Thomas Miedaner: Pflanzenzüchtung. Eine Einführung. DLG, 2010, ISBN 978-3-7690-0752-7.
Eksteraj ligiloj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.