Selakto aŭ laktosero estas verdeta, acideta likvaĵo, restanta el la lakto post apartigo de kremo kaj kazeo. Ĝi konsistas el 94% da akvo kaj 4-5% da laktozo kaj enhavas preskaŭ nenian grason. Cetere ĝi entenas laktacidon, la vitaminojn B1, B2 kaj B6, kalion, kalcion, fosforon kaj aliaj oligoelementoj, sed antaŭ ĉio 0,6 ĝis 1% da selakt-proteino. Tio estas eksplicite malpli da proteino ol en lakto, kies ĉefa proteino estas kazeino.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverbo pri selakto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Ĝi estas nek lakto, nek selakto. ”
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.