Sekurecvalvoj protektas premŝarĝitajn ujojn (ekzemple vaporkaldronoj, premujoj kaj tubaroj) kontraŭ tro granda premo, kiu kondukus al damaĝoj en fermitaj preminstalaĵoj. Sekurecvalvoj ellasas la gason, vaporon aŭ fluidaĵon en la atmosferon aŭ aliajn tubarojn, kiam la premalto superas certan kvanton.
Ĝeneralaĵo
Sekurecvalvo estas instalaĵo por redukti premojn, kiu protektas premsistemojn kontraŭ neallaseblaj premoj. Krom tiuj valvoj ankaŭ jenaj aparataroj apartenas al la premreduktaj instalaĵoj:
- krevdiskoj
- fandŝtopaĵoj
- akvujoj
Eksteraj ligiloj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.