En astronomio, la sekundara spegulo de teleskopo estas la dua spegulo sur kiu la lumo estas reflektita post esti resendita per la primara spegulo. Depende de la speco de teleskopo, la geometrio de tiu spegulo varias kaj ĝi povas esti ebena, parabola aŭ hiperbola. Kaze de Newton-a teleskopo aŭ dum observado ĉe la Cassegrain-fokuso, ĝi estas la lasta spegulo antaŭ la instrumentoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.