La Geheimes Conseil aŭ Geheimes Consilium (proksimume "Sekreta konsilio" aŭ "Konfidata konsilio", vidu pli sube) estis politika institucio en Vajmaro en la frua moderna epoko. Ĝi estis la plej alta aŭtoritato, rekte subigita al lia duka moŝto. Al ĝi estis siavice subigitaj ĉiuj aliaj aŭtoritatoj. Iasence, ĝi formis la registaran centron en la duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach.
Funkcio
La vorto geheim en nuna germana lingvo signifas nur "sekreta", "konfidenca". Tamen en la tiama tempo ĝi havis ankaŭ alian signifon, hodiaŭ perditan, de "konfidata", "fidata". La anoj de la konsilio ne estis sekretaj, sed estis konfidataj konsilistoj – homoj al kiuj la regnestro fidis konsili lin pri ŝtataferoj.[1] Ne nur en Vajmaro, sed ankaŭ en pluraj aliaj ŝtatoj ekzistis tia "Konfidata konsilio". Ĝiaj membroj havis la titolon Geheimrat, "konfidata konsilisto", inter ili la plej fama Geheimrat de ĉiuj, Goethe.
En ĉi tiuj kunvenoj ne nur ĉiuj gravaj politikaj decidoj en la ŝtato estis faritaj, sed ankaŭ rezolucioj estis pasigitaj, kiuj kondukis interalie eĉ al la (ne)ekzekuto de gravaj krimintoj. Konata ĉi tie estas ekz-e la tragika kazo de Johanna Catharina Höhn, kiu estis ekzekutita pro infanmurdo. La kazo, en victurno eniris literaturon kiel la Gretchen-tragedio en Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe. Interesas ankaŭ la historio pri infanmurdo de Catharina Elisabetha Warz.
La plej konata membro de la konsilio de privataj konsilistoj estis Goethe mem. La rendevuejo de 1743 ĝis 1803 estis en la okcidenta alo de la Ruĝa Kastelo. Tiu ĉi rondo estis kreita en 1756 fare de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Mallongdaŭraj, similaj institucioj malposte ekzistis jam de 1743.
Konataj anoj
- Heinrich von Bünau (1697–1762), politikisto kaj historiisto
- Johann Poppo von Greiner (1708–1772), supera observanto de Anna-Amalia-biblioteko kaj bibliotekisto
- Johann Wolfgang Goethe (1749–1832), poeto, politikisto kaj naturesploristo
- Christian Friedrich Schnauß (1722–1797), politikisto
- Jakob Friedrich von Fritsch (1731–1814), politikisto saksia
- Wilhelm von Wolzogen (1762–1809), sekreta konsilisto
- Christian Gottlob von Voigt (1743–1819), sekreta konsilisto
Literaturo
- Volker Wahl (eld.): Das geheime Consilium von Sachsen-Weimar-Eisenach in Goethes erstem Weimarer Jahrzehnt 1776–1786, prilaboris Uwe Jens Wandel kaj Volker Wahl, Böhlau, Wien-Köln-Weimar 2014.
- Volker Wahl: Die Geheime Ratsstube im Roten Schloss zu Weimar Der Versammlungsort des Geheimen Consiliums zwischen 1743 und 1803. Arkivigite je 2022-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Weimar – Jena: Die große Stadt 6/1 (2013), p. 6-21.