Sejmo | |||||
---|---|---|---|---|---|
malsupera ĉambro • organizaĵo | |||||
Komenco | 1493 vd | ||||
Geografia situo | 52° 13′ 31″ N, 21° 1′ 41″ O (mapo)52.225221.028Koordinatoj: 52° 13′ 31″ N, 21° 1′ 41″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Pollando vd | ||||
Sidejo | Sejm and Senate Complex of Poland | ||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Marek Kuchciński • Elżbieta Witek • Szymon Hołownia vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Sejmo (pole Sejm) estas ekde la 15-a jarcento la plej alta ŝtatorgano de leĝdona povo en Pollando respektive Pollando-Litovio.
Historio
En la jaro 1468 en Piotrków Trybunalski okazis la unua plena pola parlamento nomata Sejmo de Krono de la Regno de Pollando kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj).
Dum la dua mondmilito regopovoj de Pola Respubliko en ekzilo estigis Nacian Konsilion de Pola Respubliko, kiu transprenis funkciojn de parlamento. En postmilita Pollando la Sejmo estis subigita al komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj senigita de politika reprezentanteco.
Nuntempa Sejmo estas la malsupera ĉambro de la parlamento de Pollando. Ĝi konsistas el 460 anoj elektataj en rekta balotado. Laŭ la konstitucio, kvarjara oficperiodo komenciĝas je unua kunsido de Sejmo kaj finiĝas unu tagon antaŭ kunsido de sekvonta Sejmo.
Debatado de Sejmo estas publika kaj seninterrompa. Debatojn de Sejmo gvidas marŝalo de Sejmo aŭ vicmarŝalo. En tio helpas la kancelario de Sejmo.
Rajtoj kaj funkcioj de Sejmo
Reĝima kaj leĝdona funkcioj
- decidas pri formo de reĝimo en la ŝtato
- decidas pri leĝoj (ia. ŝtata budĝeto) kaj anoncas rezoluciojn
- difinas la plej bazan direkton de ŝtata agado
Krea funkcio
- nomumas kaj konfirmas Registaron
- en eksterordinara kazo - rajtas memstare elekti Registaron (kaze de eksigo de la Registaro pro voĉdono pri malfido)
- elektas kaj nomumas por postenoj de:
- vicprezidanto kaj membroj de Ŝtata Tribunalo
- juĝistoj de Konstitucia Tribunalo
- membroj de Ŝtata Juĝistara Konsilantaro (elektataj sejmanoj)
- membroj de Ŝtata Konsilantaro pri Radiofonio kaj Televido, membroj de Konsilantaro pri Monpolitiko
- Pledanto de Civitanaj Rajtoj, Pledanto de Infanaj Rajtoj
- prezidantoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko
- Ĝenerala Inspektoro pri Protektado de Personaj Informoj
- prezidanto kaj membroj de Instituto de Nacia Memoro
- Sejmmarŝalo elektas krome por kelkaj aliaj postenoj
Kontrola funkcio
- voĉdonas pri malfido al ministro aŭ al tuta Registaro
- konfirmas budĝeton
- sejmanoj rajtas fari demandojn kaj interpelaciojn al ministroj, prezesoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko (demanditoj kaj interpelaciitoj havas 21 tagojn por respondi)
Sejmo kaj Esperanto
Dum 2008 la Pola Sejmo apogis la iniciaton de Kazimierz Krzyżak ke la Pola Sejmo faru rezolucion okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio kaj sendu komunan leteron de la Pola Parlamento al la Norvega Nobel-Komitato en Oslo por la Nobel-premio pri paco por UEA – rezulte la 12-an de junio 2008 la Pola Parlamento unuanime apogis rezolucion favoran por Esperanto kaj decembre 2008 sendis la menciitan komunan leteron de Sejmo al la Komitato.
Speciale aktiva en tiu kampanjo estis Jerzy Szmajdziński (vidu la apudan foton) kiel Vicprezidanto de la Pola Sejmo, Tadeusz Iwiński (vidu la apudan foton), Krystyna Łybacka (vidu la apudan foton), Iwona Śledzińska-Katarasińska kaj Marek Biernacki.
Jerzy Szmajdziński ankaŭ la 4-an de marto 2010, laŭ la streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" renkontiĝis kun d-rino Ilona Koutny kaj kun anoj de Iniciata Grupo – Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Franciszek Witucki kaj Marian Zdankowski[1].
La interparoloj temis pri egaligi Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. Laŭ rakonto de partoprenantoj, li deklaris apogi la iniciativon. Bedaŭrinde la 10-an de aprilo 2010 li mortis kun 95 aliaj personoj (interalie kun prezidento de Pollando, Lech Kaczyński) dum kraŝo de la prezidenta aviadilo, kiam li flugis en nacia reprezentaro al la 70-datrevenaj solenaĵoj pri la Masakro de Katyn.
Danke al la daŭraj streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por EU" parlamentanino prof. Krystyna Łybacka la 17-an de majo 2010 faris la interpelacion en Pola Sejmo por ke Ministro de Edukado popularigu kaj disvastigu Esperanton inter polaj lernantoj.
La 10-an de majo 2012 Jerzy Wenderlich Vicprezidanto de Pola Parlamento akceptis mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi kun la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto: Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Stanisław Rynduch kaj Jerzy Antoni Walaszek, krome ĉeestis Alina Mozer kaj Atilio Orellana Rojas kaj kvar parlamentanoj: Tadeusz Iwiński, Jarosław Sellin, Romuald Ajchler kaj Tadeusz Tomaszewski. Temo de la renkontiĝo estis la fondo de la Parlamentana Grupo Apoganta Esperanton kaj varbado por la internacia lingvo en la Pola Parlamento dum la 125-jara Jubileo de Esperanto.([2]). La 17-an de oktobro 2012 EDE-Pollando kunorganizas Esperanto-konferencon en Pola Parlamento kun granda helpo de senatano Edmund Wittbrodt (vidu la apudan foton) kaj kun Etsuo Miyoshi, tio okazis en Pollanda Senato kaj paralele la E-ekspozicion okaze de 125 jaroj de Esperanto en la Pola Senatejo ([3], [4]) kaj la saman tagon okazis fonda kunveno de la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([5], [6]) kun partopreno de dekkelkaj parlamentanoj de Pola Sejmo kaj Senato (t.e. senatanoj kaj sejmanoj) kiel membroj-fondintoj de la Parlamenta Grupo. Jen la ligilo ([7]) al la raportaĝo pri tiu grava E-evento farita de Malborka Televido / TvMalbork kie ni vidas Eduardo Kozyra kiel tradukiston de la intervjuo kun Etsuo Miyoshi kaj kiam li gvidas tra la Senata E-ekspozicio la sejmanojn kaj senatanojn de Pola Parlamento, t.e. de Polaj Sejmo kaj Senato (i.a. Edmund Wittbrodt (Senato), Jan Wyrowiński (Senato), Wanda Nowicka (Sejmo, Vic-Prezidantino de la Pola Sejmo), Tadeusz Iwiński (Sejmo, esperantisto) ([8]), Ligia Krajewska (Sejmo), Mieczysław Augustyn (Senato), Andrzej Grzyb Senato), Kazimierz Kleina (Senato), Stanisław Jurcewicz (Senato), Sławomir Preiss (Senato), Jan Maria Jackowski (Senato), Roman Zaborowski (Senato) kaj aliaj.
La 12-an de decembro 2012 kelkaj anoj de EDE-Pollando partoprenis la 1-an kunsidon de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum kiu senatano Edmund Wittbrodt fariĝis la prezidanto de la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) (fondita la 17-an de oktobro 2012) kaj parlamentanino de Pollanda Sejmo Ligia Krajewska tiam estis elektita kiel Vicprezidantino de la PGAE ([9], [10], [11], [12]).
La 5-an de januaro 2013 Senatano Edmund Wittbrodt en Gdansko renkontiĝis kun viprezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra, Atilio Orellana Rojas (la sekretario de Etsuo Miyoshi), Kazimierz Krzyżak (estrarano de EDE-Pollando) kaj prezidanto de Varsovia filio de PEA Mariusz Majewski ([13]) kaj oni diskutis pri la agadplano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).
La 19-an de februaro 2013 estis la 2-a kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum kiu oni aprobis la agad-planon por Esperanto kaj regularon de la Grupo ([14]). Al la PGAE apartenas i.a. Vic-Prezidanto de Pollanda Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pollanda Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pollanda Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, kvar aliaj geparlamentanoj de Pollanda Sejmo: Teresa Hoppe, Marek Biernacki, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): ([15])
La 19-an de junio okazis la 3-a kunsido de Pollanda Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), jen la protokolo pretigita en Oficejo de Senataj Aferoj:
Varsovio, 20-an de junio 2013 j.
Protokolo de tria kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton.
19-an de junio 2013 j. je la horo 17.00 en salono 182 okazis la tria kunsido de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, kiun partoprenis reprezentanto de la Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo, Vic-direktoro s-ro Bartosz Skaldawski kaj reprezentantoj de esperantista organizo ([16]).
Temo de la kunsido estis ebleco proponi al Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo pere de la propono pri enskribo de la lingvo Esperanto sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Surbaze de la aprobita rezolucio, de la Unesko-Konvencio el 2003 j., kun protekto de nemateria kultura heredaĵo, ratifita de Pollando en la jaro 2011. Lige kun tio la Pola Ŝtato alprenas sur sin la devon prilabori kaj enkonduki tutlandan kaj diversnivelan sistemon de konstanta kaj konsekventa protektado, interalie per dokumentado de la eventoj el sfero (kampo) ampleksita en la Konvencio.
Por tiu celo estis kreita speciala propon-formularo, kiu post plenumo kaj transdono, en formo de la propono, pere de la interesitoj, verigata estas de la Nacia Instituto de Heredaĵo, kiu speciale kunvokas Kapitulon por decidi pri sekvaj sortoj de la propono.
Laŭ prezentitaj dum la kunsido informoj rezultas, ke Esperantaj organizoj povas elpaŝi kun la propono kaj klopodi pri enskribo de Esperanto sur la liston de nemateria kultura heredaĵo. Membroj de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton deklaris sian helpon kaj apogon por la propono-ideo.
En dua parto de la kunsido oni priparolis komencan projekton de la konferenco dediĉita al Esperanto, planata je fino de la oktobro 2013 j. kun partopreno de la parlamentanoj, membroj de la Pollanda Registaro, eŭropdeputitoj kaj membroj de esperantistaj organizoj.
Protokolon oni pretigis en la Oficejo de Senataj Aferoj ([15], [17], [18]).
La 3-an de julio 2014 membro de EDE-Pollando, parlamentano Robert Biedroń interpelaciis, t.e. publike demandis al ministro pri edukado por Esperanto, interpelacio n-ro 27232: ([19])
De 2013 EDE-Pollando strebas kunlabore kun Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) enskribi Esperanton sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo. Jam novembre 2013 plenumis la pet-formularon de pola Nacia Heredaĵ-Instituto ĉe Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo por enskribi Esperanton sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo renkontiĝante kelkfoje kun Direktoro de la Nacia Instituto de Heredaĵo s-ro Bartosz Skaldawski en la sidejo de la Instituto kaj en sidejo de pola Senato.
Jen sube estas la procedo pri la enskribo de Esperanto sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo kiun Joanna Cicha-Kuczyńska, la Konsilanto de Pola Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo en la Departemento pri la Protekto de Histori-monumentoj sendis al prezidanto de EDE-Pollando kaj samtempe deponanto de la enskribo de Esperanto sur la polan liston de nemateria kultura heredaĵo Jerzy Antoni Walaszek.
|
Esperanto akceptita en la pola listo de "nemateria kultura heredaĵo"
2014-10-31 Esperanto aldoniĝis kiel la 6-a objekto al la Pola Listo de nemateria kultura heredaĵo (vidu la aktualan liston:[20]) post la subskribo de Pola Ministrino pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo – prof-ino d-rino habil. Małgorzata Omilanowska (vidu la apudan foton).
Jen la letero kiu atingis Prezidanton de EDE-Pollando Jerzy Antoni Walaszek:
|
La 31-an de oktobro 2014 okazis la kronigo de la streboj de PGAE kaj EDE-Pollando, kaj prezidanto Jerzy Antoni Walaszek sendis la suban leteron al Esperantio:
|
Referencoj
- ↑ ILEI-Pollando: Geesperantistoj che la vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Szmajdziński esperante pole
- ↑ https://eo.wikipedia.org/wiki/Pola_Asocio_E%C5%ADropo_-_Demokratio_-_Esperanto
- ↑ Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-01. Alirita 2016-06-26.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2016-06-26.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2016-06-26.
- ↑ https://www.youtube.com/watch?v=tVeC-pFDrbQ
- ↑ http://www.iwinski.pl/kronika/t-iwinski-na-konferencji-125-lat-jezyka-esperanto Arkivigite je 2016-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ http://www.liberafolio.org/2012/esperanto-prezentita-en-la-pola-senato
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2016-06-26.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-26. Alirita 2016-06-26.
- ↑ http://fromage.salon24.pl/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
- ↑ http://www.wittbrodt.pl/?p=3251%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2016-06-26.
- 1 2 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2016-06-26.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2016-06-26.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-15. Alirita 2016-06-26.
- ↑ http://pola-retradio.org/2013/10/e-elsendo-el-la-25-10-2013/
- ↑ https://mojepanstwo.pl/dane/sejm_interpelacje/31633,interpelacja-nr-27232-sprawie-jezyka-esperanto%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-10. Alirita 2016-06-26.
- ↑ "Esperanto – pola kultura heredaĵo" (artikolo de 2014-11-21 en "La Balta Ondo"; rigardita je 2014-11-25
- ↑ ESPERANTO JAKO NOŚNIK KULTURY ESPERANCKIEJ Esperanto jest językiem międzynarodowym, stworzonym przez urodzonego w Białymstoku Ludwika Zamenhofa (1859-1917), który w roku 1887 opublikował podręcznik wykładający podstawy tego języka, podpisując go pseudonimem Dr Esperanto, co znaczy mający nadzieję; z czasem słowo „esperanto” przyjęło się jako nazwa samego języka. Ten stworzony sztucznie język szybko zaczął żyć własnym życiem i stał się podstawą do konsolidacji rosnącej grupy posługujących się nim osób. W oparciu o esperanto na przestrzeni blisko 130 lat społeczność esperantystów wykształciła charakterystyczny, oparty na ideach Zamenhofa, światopogląd, a także zestaw zwyczajów, tradycji, zasób literatury, symbolikę, a nawet swoistą mitologię. Powstało i nadal funkcjonuje wiele organizacji i związków ułatwiających utrzymywanie kontaktu i wspieranie się w działaniach związanych z nauką i promocją esperanta oraz idei ogólnoludzkiego porozumienia związanych z tym językiem. Wśród esperantystów wykształciła się silna identyfikacja i więzi grupowe, które wykraczają ponad świadomość tożsamości narodowej czy etnicznej. Fakt bycia esperantystą jest równoznaczny z wyznawaniem pewnych wartości i poglądów. Do stałych tradycji esperanckich należą doroczne Światowe Kongresy Esperanta, odbywające się co roku w innym kraju czy Artystyczne Konferencje „ARKONES” w Poznaniu. Do esperanckiej tradycji należy także pamięć o twórcy języka, dawnych środowiskach esperanckich i ich wkładzie w rozwój esperanckiej kultury. W trakcie spotkań esperanckich praktykuje się śpiewanie hymnu esperanta, wygłaszanie przemówień i opowieści wspomnieniowych czy anegdot środowiskowych. Także pogrzeby esperantystów przebiegają w charakterystyczny sposób, z pożegnaniem wygłoszonym w języku esperanto z użyciem esperanckiej flagi. Za święta esperanckie uznać można wydarzenia poświęcone Ludwikowi Zamenhofowi - dzień urodzin (15 grudnia) i śmierci (14 kwietnia). W języku esperanto wykształciły się idiomy, zwroty i powiedzenia, które niosą w sobie wartości kultury esperanckiej i specyfiki środowiskowej. Przykładem może być sformułowanie grzecznościowe „Samideano”, tłumaczone jako „Współideowcze”. Istnieje także bogata literatura, tworzona w języku esperanto. Esperancka mitologia zawiera w sobie przede wszystkim stereotypowe wyobrażenia o roli i możliwościach esperanta, przesadne podkreślanie łatwości języka czy wiara w „fina venko” - końcowe zwycięstwo, czyli powszechne wprowadzenie esperanta w kontaktach międzyludzkich. esperanto esperanto esperanto Kultura esperancka obejmuje także rytuały i symbole wspólnotowe tworzące i podtrzymujące esperancką tożsamość. Symbole esperanckie to przede wszystkim godło (zielona pięcioramienna gwiazda), hymn („La Espero” - Nadzieja) i flaga oraz kolor nadziei - zieleń. Inne symbole to kontury świata (światowy zasięg języka), uścisk dłoni (przyjaźń), wieża Babel (niemożliwość porozumienia się) i drzewo oznaczające wzrost. Symbole te stosowane są na wielu przedmiotach codziennego użytku i na przedmiotach pamiątkowych. Sformułowanie wniosku o wpis „Języka esperanto jako nośnika kultury esperanckiej” na Krajową listę niematerialnego dziedzictwa kulturowego zostało poprzedzone konsultacjami społecznymi, które zaowocowały wieloma głosami poparcia tej inicjatywy zarówno ze strony samych esperantystów jak i sympatyków esperanta.