Seini | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | Maramureș | ||||
Alinome | Szinérváralja (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Máramaros | ||||
Situo | 47° 45′ N, 23° 17′ O (mapo)47.74777777777823.285277777778Koordinatoj: 47° 45′ N, 23° 17′ O (mapo) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 435400 | ||||
Loĝantaro | 8,987 (en 2011; 10.105 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 108963 | ||||
Seini [sejnj] (hungare: Szinérváralja [sine:rva:ralja]), estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Someș nordokcidente de Baia Mare. En 1950 oni aligis al ĝi Viile Apei (Apahegy). Administre apartenas al ĝi krome la vilaĝo Săbișa.
Situo
Seini situas en la valo de Someș; sude, okcidente kaj norde ĝi limas al la distrikto Satu Mare. Tra la urbo pasas la rumana nacia vojo DN1C kaj la fervoja linio inter Satu Mare kaj Baia Mare, kiu havas tie stacion.
Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 5 mil 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 7 mil 774 el kiu preskaŭ 80 % estis rumanoj.
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1334 kiel eklezejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szinérváralja apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Zoltán Ábrám (n. 9-a de decembro 1963): kuracisto, universitata adjunkto, ĵurnalisto.
- József Bajnóczy (27-a de februaro 1888 – Pilismarót, 12-a de junio 1977): kolonelmajoro.
- Béla Bay, hungara skermisto, trejnisto.
- Ion Donca (n. 5-a de januaro 1938): grafikisto.
- Mária Pákey-Gyerkó (Racoș, 11-a de februaro 1930) skulptistino, pentristino
- Miklós Havas (1876-1944): ĵurnalisto, redaktoro, muzikkritikisto, dramverkisto.
- János Husovszky (Nagybánya, 8-a de oktobro 1883 – Seini, 22-a de decembro 1961) pentristo.
- János Incze Dés, pentristo.
- Zsigmond Kurovszky (1860 – Zalatna, 5-a de septembro 1913): inĝeniero pri fornoj , ĉefminejkonsilanto.
- József Lengyel (Szinérváralja, 8-a de decembro 1868 – 28-a de marto 1933): verkisto, katolika pastro.
- Sándor Reményi (Szinérváralja,13-a de majo 1901 – Oradea, 20-a de januaro 1963): ĵurnalisto, redaktoro, verkisto.
- János Sylvester (1504? – Vieno, antaŭ 6-a de majo 1552): la unua tradukinto de la Nova Testamento en la hungaran lingvon en 1541.
- Pál Szende (Nyírbátor, 7-an de februaro 1879 – Seini, 15-a de julio 1934): politikisto, ministro por financaj aferoj, ekonomika verkisto.
- Attila Tamási (Szinérváralja, ?): ĵurnalisto de Bányavidéki Új Szó, verkisto.
- Ferenc Teghze-Gerber (13-a de decembro 1872 – Budapest, 25-a de julio 1948): financa fakulo, fakverkisto.
- Károly Zágonyi, Charles Zagonyi (Szinérváralja, 19-a de oktobro 1822 – post 1867 en Usono: liberecbatalisto, heroo de Springfield (Greene County, Missouri).
Eksteraj ligiloj
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Situo en la distrikto
- La urba blazono
- La urbodomo
|