ED. SEILER Pianofortefabrik GmbH & Co.KG estas renoma produktanto de pianoj (pianegoj kaj pianetoj). Fondita en 1849 fare de Eduard Seiler en Liegnitz (Malsupra Silezio), nuntempe en Pollando, la firmao fariĝis plej granda pianofabrikanto de orieta Germanio. Fine de la dua mondmilito familio Seiler kaj la restanta dungitaro devis fuĝi. Komence la firmao reekprenis la produktadon en Kopenhago, Danio, antaŭ ol ĝi en 1961 novstarigis sian produktejon en Kitzingen (Germanio).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Retpaĝo de la firmao Seiler

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.