Segunda piel | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Segunda piel |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1999 |
Ĝenro | filma dramo, amafera filmo, samseksemeca filmo |
Reĝisoro(j) | Gerardo Vera |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Ángeles González-Sinde |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Javier Bardem • Jordi Mollà • Ariadna Gil • Cecilia Roth • Pilar Castro • Mercedes Sampietro |
Produktinta firmao | Antena 3 |
IMDb | |
Segunda piel (Dua haŭto) estas hispana filmo de 1999 reĝisorita de Gerardo Vera. La scenaron verkis la propra Vera kaj Ángeles González Sinde. La titolo Dua haŭto estas aludo al la duobla vivo de Alberto kaj al la profesio de Diego, kiel haŭtkuracisto. La filmo ricevis kelkajn premiojn.
Intrigo
La filmo rakontas la historion de Alberto (Jordi Mollá), edzo de Elena (Ariadna Gil). Ambaŭ kunulas el mezlernejo kaj havas filon, sed ilia rilato malbonas. Samtempe, Alberto sekvas amrilaton kun Diego (Javier Bardem), samseksema kuracisto pli malferma.
Elena malkovras, ke Alberto malfidas, sed dekomence ŝi ne scias, ke la malfido okazas kun viro, kion poste ŝi malkovros, kio okazigos al ŝi profundan deprimon kaj maltrankvilon. Alberto dubegas: li amas sian edzinon, sed ne kapablas kontroli siajn amsentojn por Diego, li vivas la stereotipan konflikton de edzo kun fortaj samseksemaj klinoj.
La tragedia fino enhavas kroman mesaĝon de amo kaj toleremo, kiam la perfidita edzino kaj la kuracisto interkonatiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
Aktoro | Rolulo |
---|---|
Javier Bardem | Diego |
Jordi Mollà | Alberto |
Ariadna Gil | Elena |
Cecilia Roth | Eva |
Mercedes Sampietro | Mª Elena |
Javier Albalá | Rafael |
Adrián Sac | Adrián |
Cristina Espinosa | Ana Mari |
Pilar Castro | Neus |
Ramiro Alonso | Oriol |
Silvia Espigado | Ingeniera |
Carmen Grey | Enfermera |
Ángela Rosal | Tomasa |
Luis B. Santiago | Aitor |
Christian Queipo | Luis |
Iván Mateos | Iván |
Lucrecia | Cantante |
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Segunda piel en la hispana Vikipedio.