Komunumaro Seewis | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Seewis en Prättigau |
Koordinatoj | 46° 59′ N 9° 38′ O / 46.983 °N, 9.633 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ N 9° 38′ O / 46.983 °N, 9.633 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1411 (2009-12-31) |
Areo | 49,63 km² |
Loĝantardenseco | 28 loĝantoj/km² |
La komunuaro Seewis estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 1411 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas ĝia sola komunumo Seewis en Prättigau.
Geografio
La komunumaro Seewis situas en nordokcidento de Pretigovio (germane Prättigau). Ek de la 12-a de januaro 2011 post la aliĝo de la iamaj komunumoj Fanas kaj Valzeina al Grüsch en la najbara komunumaro Schiers la restanta teritorio de la komunumaro Seewis kongruas kun la teritorio de ĝia cefloko, la komunumo Seewis en Prättigau.
Komunumoj de la komunumaro Seewis
La komunumaro Seewis konsistas (stato en 2011) el nur unu sola komunumo, nome ĝia ĉefloko Seewis en Prättigau:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Seewis en Prättigau | 1411 | 49.63 | 3972 | |
Totale | 1 | 1411 | 49,63 | 0211 |
Historio
La komunumaro Seewis estiĝis el la malnova duontribunalkomunumo Seewis 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono kaj estis atribuita al la distrikto Unterlandquart. La distrikto Unterlandquart estis dissolvita finde de 1986 kaj ek de la 1-a de januaro 1987 la komunumaro Seewis apartenas al la distrikto Prättigau/Davos. Ĝis la 31-a de decembro 2010 la komunumoj Fanas kaj Valzeina apartenis ankaŭ al la komunumaro Seewis. Kun efiko de la 1-a de janauaro 2011 tiuj du iamaj komunumoj kuniĝis kun Grüsch, kaj ilia teritorio ek de tiam apartenas al la najbara komunumaro Schiers.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Seewis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|