Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sedliště |
Sedliště | |||
municipo | |||
Ŝoseo tra Sedliště | |||
|
|||
Oficiala nomo: Sedliště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Sedliště | ||
- alteco | 328 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 49″ N 16° 16′ 48″ O / 49.89694 °N, 16.28000 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,69 km² (369 ha) Sedliště u Litomyšle | ||
Loĝantaro | 232 (2023) | ||
Denseco | 62,87 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1508 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578746 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sedliště (okres Svitavy) | |||
Retpaĝo: www.obecsedliste.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Municipo Sedliště situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondiĝinta ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 4 km nordokcidente de urbo Litomyšl, ĉe ŝoseo n-ro 317 el Litomyšl al Choceň. Vivas ĉi tie 232 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Tržek, Bohuňovice kaj Litomyšl.
Historio
La vilaĝo Sedliště estas unue menciata en listo de havaĵo de Jan Kostka el Postupice en la jaro 1508. Sedliště verŝajne ekestis el domaro Domašice, kiu troviĝis inter nuntempaj Kornice kaj Sedliště. Domašice jam ne ekzistas, same kiel ŝpuroj de paŝtista domaro, kiu jam en tempoj de regado de la familiaro Slavník troviĝis ĉe rivereto Malvařice fluanta nun trans Sedliště. Post la jaro 1398 Sedliště fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, sed jam en la jaro 1421 estis Litomyšl okupita de husanoj kaj la episkopejo neniiĝis. En la jaro 1508 ekhavis Sedliště familiaro Kostka el Postupice, poste Pernštejnoj, Trautmansdorfoj kaj Valdštejnoj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 269 |
1880 | 288 |
1890 | 301 |
1900 | 295 |
1910 | 277 |
1921 | 280 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 271 |
1950 | 230 |
1961 | 223 |
1970 | 203 |
1980 | 201 |
1991 | 215 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 227 |
2014 | 251 |
2016 | 242 |
2017 | 241 |
2018 | 240 |
2019 | 241 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 238 |
2021 | 223 |
2022 | 230 |
2023 | 232 |
Memorindaĵoj
Kapelo
Dominanto de la vilaĝo estas kapelo de Sankta Miĥaelo devenanta el la dua duono de 19-a jarcento. La kapelo estas arĥitekture interesa, ĉar ĝi estas kopio de unu el aloj de la templo de Sankta Petro en Romo.
Pluaj fotoj
- Municipa ofico
- Kapelo de sankta Mikaelo
- Starteto sude de la municipo
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe