Sedlec-Prčice | |||
germane Sedletz-Pertschitz | |||
urbo | |||
![]() Centra duurbo kun preĝejo de sankta Laŭrenco en Prčice kaj preĝejo de sankta Jeronimo en Sedlec | |||
|
|||
Oficiala nomo: Sedlec-Prčice | |||
Kromnomo: Ĉeĥa Merano | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Příbram | ||
Administra municipo | Sedlčany | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Vlaŝima montetaro | ||
Rojo | Sedlecký potok | ||
Situo | Sedlec-Prčice | ||
- alteco | 407 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 34′ 19″ N 14° 31′ 58″ O / 49.57194 °N, 14.53278 °O (mapo) | ||
Areo | 64,11 km² (6 411 ha) | ||
Loĝantaro | 2 942 (2023) | ||
Denseco | 45,89 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1957 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 257 91 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020B | ||
NUTS 5 | CZ020B 530573 | ||
Katastraj teritorioj | 15 | ||
Partoj de urbo | 36 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.breznice.cz | |||
![]() | |||

Sedlec-Prčice estas urbo situanta en meza Bohemio, okcidenta parto de Ĉeĥio. Ĝi ekzistas depost la jaro 1957, kiam oni kunigis du municipojn - Prčice kaj Sedlec - en unu kunurbejon kun ankoraŭ 34 vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Nun ĝi havas 2 942 loĝantojn (2023). Ĝi kuŝas en vasta valkaldrono 407 m super la marnivelo kaj ĉirkaŭita de montetoj ĝis preskaŭ 700 m s.m.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borotín, Jesenice, Nadějkov, Jistebnice, Červený Újezd (distrikto Benešov), Heřmaničky, Nedrahovice, Nechvalice, Kosova Hora, Ješetice kaj Střezimíř.
Historio
Historie pli frue menciita estas urboparto Prčice, kiu en 11-a jarcento jam notas influon de la nobela familio Vítkovci (Rožmberkové). Prčice ankaŭ skribas en 1724 pri sufiĉe nombra juda loĝantaro. En la jaro 1910 vivis tie 43 judoj. En la jaro 1940 la loka juda kvartalo ĉesis ekzisti. Ĉiuj judoj pereis dum holokaŭsto. La loka juda tombejo en la dua duono de la pasinta jarcento pro manko de zorgo kaj ankaŭ pro vandaleco ruiniĝis. Depost 1995 zorgas la lokaj organoj kaj civitanoj pri renovigo de la ŝtonaj memoroj de la pasinteco.
Turisme estas la duurbo konata tutlande pro la tradicia turisma marŝado Praha – Prčice, amase praktikata.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 536 |
1880 | 6 606 |
1890 | 6 215 |
1900 | 5 709 |
1910 | 5 338 |
1921 | 5 138 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 731 |
1950 | 3 866 |
1961 | 3 793 |
1970 | 3 569 |
1980 | 3 403 |
1991 | 3 202 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 946 |
2014 | 2 804 |
2016 | 2 820 |
2017 | 2 833 |
2018 | 2 837 |
2019 | 2 854 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 866 |
2021 | 2 992 |
2022 | 2 860 |
2023 | 2 942 |
Geografio
Por ĉirkaŭaĵo de Sedlec-Prčice fine de la 19-a jarcento enviviĝis nomigo Ĉeĥa Merano, nome tial, ke ĝi estas okulfrape simila al pejzaĝo ĉirkaŭ itala urbo Merano.
Membrigo de la urbo
Urbo Sedlec-Prčice konsistas el tridek ses partoj en dek kvin katastraj teritorioj:
- Sedlec u Votic
- Prčice
- Měšetice
- Divišovice
- Bolechovice I
- Přestavlky u Sedlce
- Dvorce u Sedlce
- Vrchotice
- Uhřice u Sedlce
- Jetřichovice
- Kvasejovice
Personecoj
- Prokop Chocholoušek (1819–1864), ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto
- Josef Paukner (1847–1906), ĉeĥa muzika komponisto
- Miloš Ondřej (1940–2012), ĉeĥa botanikisto kaj altlerneja pedagogo
- Vítek z Prčice
- Karel Chaba (1925–2009), ĉeĥa pentristo
- Jiří Načeradský (1939–2014), ĉeĥa pentristo reprezentata ankaŭ en Centre Pompidou en Parizo
Fotogalerio
- Sedlec - Prčice
- Ponto de Karel Burka
- Gastejo Na Růžku
- Prčice
- Sedlec de nordo
- Preĝejo
- Konstruaĵoj
- Fajroestingista armilejo
- Valo
Vidu ankaŭ
|