Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cereala sekalo

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Secale
L., 1753
Specio: Secale cereale L.
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj

Cereala sekalo (science: Secale cereale) estas specio el genro sekalo (Secale)[1] Ĝi estas unu el la naŭ agnoskitaj specioj de la genro. Secale cereale, konata tre ofte rekte kiel sekalo estas la plej disvastiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (Malgranda Azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinio. Ĝi estas membro de la tritika tribo (Triticeae) kaj estas tre proksime rilata al la hordeo (Hordeum) kaj al la tritiko (Triticum).

La greno el sekalo estas uzata por produkti farunon, sekalan panon, sekalan bieron, kukopanon, kelkajn viskiojn, kelkajn vodkojn, kaj animalan furaĝon. Ĝi povas ankaŭ esti manĝata tute, ĉu boligita kiel sekalberoj, aŭ grenigitaj, simile al avenflokoj.

Priskribo

spiketo1-glumo, 2-ekstera paleo, 3-aristo, 4-interna paleo, 6-Stameno.
Secale cereale - MHNT.

Ĝi estas unujara (travintruma) graminaco kun dufloraj spiketoj, ĉirkaŭitaj de du akre pintaj glumoj. Laŭ la regulo THAS klarigita en artikolo cerealo, cereala sekalo dum herba stadio rekoneblas ĉar havas nek ligulon, nek oreletojn flanke de la foliobazo. Ĝi estas fremde polenigita. Se dum polenado la vetero estas malkonvena, fekundiĝo okazas nekompleta. Nefekunditaj floroj povas esti facile parazitataj de ergotoj.

Cereala sekalo bone toleras unukultivon, malkonvenajn agrojn, ĉefe tiujn kun alta pH, kaj malvarmetan klimaton. Cereala sekalo pli bone alkutimiĝis al malvarmeta kaj seka klimato ol tritiko. La moderna krucigaĵo de tritiko kaj sekalo, nome la tritikalo unuigas la bonajn ecojn de ambaŭ specioj.

Historio

Sekalaj granoj.

Cereala sekalo estas unu el nombraj specioj kiuj kreskis nature en centra kaj orienta Turkio, kaj en apudaj areoj. Elnaturigo de sekalo okazis en malgrandaj kvantoj en nombraj lokoj de Neolitiko en (Malgranda Azio) Turkio, kiel ĉe PPNB Can Hasan III, sed aliloke malesta el la arkeologiaj registroj ĝis la Bronzepoko de centra Eŭropo, antaŭ ĉ. 1800–1500 a.K.[2] Eble sekalo veturis okcidenten el (Malgranda Azio) Turkio kiel neatentata aldonaĵo de tritiko (eble kiel rezulto de Vavilovia kamuflimito), kaj estis nur poste kultivata je si mem. Kvankam arkeologia pruvaro de tiu greno troviĝis en romiaj etosoj laŭlonge de la riveroj Rejno, Danubo, kaj en la Brita Insularo, Plinio la Maljuna malaprezis sekalon, verkinte ke ĝi "estas tre malriĉa manĝo kaj utilas nur por eviti malsategon"[3] kaj spelto miksiĝas kun ĝi "por malpliigi ties amaran guston, kaj eĉ tiam ĝi estas plej malagrabla al la stomako".[4]

Ekde la Mezepoko oni kultivis sekalon amplekse en Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝi utilas kiel ĉefa pano-cerealo en plej areoj oriente de la limo inter Francio kaj Germanio kaj norde de Hungario. En Suda Eŭropo, ĝi estis kultivata en marĝenaj teroj.

Postuloj pri multe pli frua kultivado de sekalo, ĉe la loko de Epipaleolitiko nome Tell Abu Hurejra en la valo de Eŭfrato ĉe norda Sirio restas polemikaj. Kritikoj indikas nefidindecon de la datoj laŭ Karbono-14, kaj la identigoj baziĝis sole sur greno, pli ol sur glumo.

Produktado

Mapo de Eksporto de Sekalo (2012) el Harvard Atlas of Economic Complexity
Plejaj Produktantoj de Sekalo — 2005
(milionoj da tunoj)
 Rusio3.6
 Pollando3.4
 Germanio2.8
 Belorusio1.2
 Ukrainio1.1
 Ĉinio0.6
 Kanado0.4
 Turkio0.3
 Usono0.2
 Aŭstrio0.2
Monda totalo13.3
kvanto de EU 2008 inkludas Pollandon, Germanion
kaj Aŭstrion.
Fondo: FAO [5]

Cereala sekalo estas precipe eŭropa cerealo kultivata ĉefe en Orienta, Centra kaj Norda Eŭropo. Ĉirkaŭ 75% de produktado kreskas en zono etenda el norda Germanio tra Pollando, Belorusio, Latvio, Litovio kaj Ukrainio al centra kaj norda Rusio. Cereala sekalo estas kultivata ankaŭ en Nordameriko (Kanado kaj Usono), en Sudameriko (Argentino, Brazilo), en Turkio, en Kazaĥio kaj en norda Ĉinio.

La niveloj de produktado de sekalo falis en plej el la produktaj landoj, ĉe 2005. Ekzemple, produktado de sekalo en Rusio falis el 13.9 milionoj da tunoj (Mt) en 1992 al 3.4 Mt en 2005. Korespondaj kvantoj ĉe aliaj landoj estas la jenaj: Pollando – falante el 5.9 Mt en 1992 al 3.4 Mt en 2005; Germanio – 3.3 Mt al 2.8 Mt; Belorusio – 3.1 Mt al 1.2 Mt; Ĉinio – 1.7 Mt al 0.6 Mt; Kazaĥio – 0.6 Mt al 0.02 Mt.[5] Plej sekalo estas konsumita surloke aŭ eksportita nur al najbaraj landoj, pli ol enŝipigita tutmonden.

Uzado

Cereala sekalo estas kultivita precipe en Mez- kaj Orienta Eŭropo kiel panogreno. La bak-proprecoj de sekalo subas tiujn de tritiko pro la malgranda gluten-enteno. Ĝi estas ofte uzata por produkto de miks-pano, aŭ de brunaj panoj ege ŝatataj en kelkaj landoj, ekzemple en Germanio. La knäckebröd (krakanta pano) aŭ spisbröd (crisp bread en angla)[6] estas tipo de sekalpano bakita, ebena kaj malmoligita, origina de Skandinavio, kiu estas konsiderata kiel tipa sveda manĝaĵo.

Ĝi estas ankaŭ bazo por elfaro de mielkuko. Pro la kompareble alta lisin-enhavo, sekalo iĝas grava ero de la ekvilibra nutrado.

Sekalo uzatas ankaŭ en la alkoholproduktado. Ekzemple la bonaj vodko-tipoj produktiĝas el sekalo. Uzatas ankaŭ kiel furaĝo.

Parazitaj fungoj

Sekalo kun ergoto.

Ekzemple Rhynchosporium secalis, Claviceps purpurea, Puccinia recondita, Puccinia graminis f.sp. secalis kaj Fusarium sp parazitas aerealan sekalon.

Komponantoj

Kelkaj diferencaj tipoj de sekalaj grenoj.
Komponantoj
akvo10,95 %
proteino14,76 %
graso2,5 %
karbonhidrato69,76 %
balasto14,6 %
mineraloj2 %

Indikoj je 100 g

brulvaloro 1400 kJ
*Mineraloj
kalcio33 mg
fero2,67 mg
magnezio121 mg
fosforo374 mg
kalio264 mg
natrio6 mg
zinko3,73 mg
kupro0,450 mg
mangano2,680 mg
seleno0,035 mg
Vitaminoj
tiamino0,316 mg
riboflavino0,251 mg
niacino4,270 mg
pantotenacido1,456 mg
Vitamino B60,294 mg
Folacido0,060 mg
Vitamino E1,870 mg
Alfa-Tokoferolo1,280 mg
Aminoacidoj
Triptofano154 mg
Treonino532 mg
Izoleŭcino549 mg
Leŭcino980 mg
Lisino605 mg
Metionino248 mg
Cistino329 mg
Fenilalanino674 mg
Tirosino339 mg
Aminoacidoj
Valino747 mg
Arginino813 mg
Histidino367 mg
Alanino711 mg
Aspartino1177 mg
Glutamino3661 mg
Glicino701 mg
Prolino1491 mg
Serino681 mg

Referencoj

  1. sekalo en PIV
  2. Daniel Zohary kaj Maria Hopf, Domestication of plants in the Old World, tria eldono (Oxford: University Press, 2000), p. 75
  3. Wheat Science - Today and Tomorrow. Cambridge University Press. ISBN 9780521237932.
  4. Plinio la Maljuna kun John Bostock kaj H.T. Riley, trad., The Natural History (London, England: Taylor and Francis, 1855), Libro 18, Ĉapitro 40.
  5. 1 2 Major Food And Agricultural Commodities And Producers - Countries By Commodity. Fao.org. Alirita 2010-09-17.
  6. Knäckebröd (Swedish Rye Crispbread) 7a de Novembro 2012. Alirita la 17an de Januaro 2022.

Bibliografio

  • Schlegel, Rolf (2006). "Rye (Secale cereale L.): A Younger Crop Plant with Bright Future". In Sing, R. J.; Jauhar, P. (eds.). Genetic Resources, Chromosome Engineering, and Crop Improvement. Vol. II – Cereals. Boca Raton, Florida: CRC Press. pp. 365–394. ISBN 978-0-8493-1430-8.

Eksteraj ligiloj

  • Growing Rye (Decembro 1959). Alirita 12a de Julio, 2016.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.