Sebastiano Venier | |||||
---|---|---|---|---|---|
86-a doĝo de Venecio | |||||
Regado | 1577 ĝis 1578 | ||||
Antaŭulo | Alvise la 1-a Mocenigo | ||||
Sekvanto | Nicolò da Ponte | ||||
Persona informo | |||||
Sebastiano Venier | |||||
Naskiĝo | 1496 en Venecio | ||||
Morto | 3-an de marto 1578 en Venecio | ||||
Tombo | Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Venier vd | ||||
Patro | Mosè Venier vd | ||||
Patrino | Elena Dona vd | ||||
Edz(in)o | Cecilia Contarini vd | ||||
Infanoj | Francisco Venier, Seigneur de la Guerche, de la Salle vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Venecio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sebastiano VENIER (1496-1578) estis 86-a Doĝo de la Venecia Respubliko inter la 11-a de junio 1577 kaj la 3-a de marto 1578. Li estis filo de Mosè Venier kaj Elena Donà, nepo de Zuan Francesco Venier (m. 1518), kunsenjoro de Kitero, kaj frato de Nicolò Venier (1483–1530), Senjoro de Paros[1]. Tre juna li diplomiĝis pri juro kaj fariĝis administranto de la gubernio de la Venecia Respubliko kaj guberniestro de Kandio, nomo de la nuna Kreto.
Kariero
En 1570 li fariĝis Prokuratoro de Sankta Marko, poste ĝenerala provizanto en Korfuo kaj en la 13-a de decembro de la sama jaro ĝenerala markapitano de la venecia floto uzata en la nova milito kontraŭ la turkoj otomanaj, anstataŭe de la antaua Girolamo Zane (m. 1574)[2]. En 1571 li rolis kiel protagonisto en la Batalo de Lepanto, kie la Sankta Ligo[3] altrudis definitivan malvenkon al la turkoj.
Kiam li estis jam sepdekjara, Venier persone partoprenis de la batalo, kune kun la admiralo Agostino Barbarigo (1420-1501) mortigante sennombrajn turkojn per ĉe arbalesta bato, ŝarĝita de iu helpanto ĉar liaj brakoj ne plu estis sufiĉe fortaj), kaj vundiĝis mem de sago akcidente pafita. Anstataŭe de botoj, li uzis sandalojn, ĉar liaopinie ili alkroĉiĝas pli bone al la malseka ferdeko de la ŝipo, tamen, efektive li suferis pri kaloj kaj la botoj lin dolorogis pli ol la sandaloj. Liaj rilatoj kun Johano de Aŭstrio (1545-1578), majoro de la hispana floto, estis interplektita per reciprokaj ĉagrenoj.
Post la pacoperiodo, Sebastiano reiris al Venecio kun la krono de la venkantoj kaj en 1577, aĝante 81 jarojn li unuanime elektiĝis doĝo. La papo Gregorio la 13-a lin omaĝis per la Ora rozo[4]. Li edziĝis al Cecilia Contarini kiu donis al li unu filinon kaj du filojn. Li mortis en 1578, pro infarkto kaŭze de fajro kiu peze detruis la Dukan Palacon en Venecio.
Literaturo
- WorldCat Identities
- The Papacy and the Levant, 1204-1571, Volume 162, Kenneth Meyer Setton
- Enrico; or, Byzantium Conquered: A Heroic Poem, Lucrezia Marinella
- The Turk and Islam in the Western Eye, 1450-1750: Visual Imagery Before ..., James G. Harper
- The Venetian Contract, Marina Fiorato
- I dogi di Venezia. Ediz. inglese
- Shakespeare Exhumed: The Bassano Chronicles, Peter D Matthews
- The Prodigious Muse: Women's Writing in Counter-Reformation Italy, Virginia Cox
- Le vie di Milano: dizionario della toponomastica milanese, Vittore Buzzi, Claudio Buzzi
Vidu ankaŭ
Funebra monumento de Antonio dal Zotto
Referencoj
- ↑ Paros estas greka insulo en la Egea Maro.
- ↑ Ĝirolamo Zane, ĝenerala markapitano de la floto venecia, dum la Milito de Kipro.
- ↑ La Sankta Ligo estis milita koalicio de la papo Pio la 5-a helpata de hispanaj kaj veneciaj trupoj kune kun la Ordeno de Malta, la Ĝenova Respubliko kaj la Duklando el Savojo kontraŭ la Otomana Imperio.
- ↑ La Ora rozo estis honordistingiĝo oferitaj al la suverenoj defendantaj la katolikan fidon.