Sebastian MUTZL (naskiĝinta la 25-an de septembro 1797 en Lofer, mortinta la 15-an de oktobro 1863 en Teisendorf) estis germana gimnazia instruisto kaj verkisto de lernolibroj.
Vivo
Estante filo de instruisto li frekventis en Salcburgo inter 1810 kaj 1816 la gimnazion de la benediktanoj kaj estis kantoknabo je arkiabatejo Sankta Petro. Post maturiĝekzameno li studentis por unu jaro ĉe la Salcburga universitato; tiam li devis iri al Munkeno studenti ĉar la patro volis resti bavaria ŝtatano. Sed Lofer en Salcburgio, kie troviĝis ties deĵorloko por pli 15 jaroj, definitive iĝis aŭstria en 1816. Kaj tiel la nova laborloko de la patro troviĝis Teisendorf.
Laŭ instigo de Michael Oppel li studis dum tri jaroj natursciencojn ĉe la universitato de Landshut post kio li aliorientiĝis je pedagogio. En Munkeno li komencis en 1822 filologiajn studojn. Samtempe Mutzl estis supera ĉambristo en la domo de la grandduka badena legato en Bavarujo, Egid Joseph Karl von Fahnenberg.
Post trapaso de la necesaj ekzamenoj li ekdungiĝis en la 20.10.1824 kiel fakinstruisto en Landshut. De aŭtuno 1824 ĝis printempo 1845 li deĵoris ĉe "Königliche Studienanstalt Landshut", ĝis 1834 ĉe latina lernejo. Ĉi tie li vicrektoris de 1830, poste li estis profesoro de la unua kaj dua klasoŝtupo gimnazia. Lia sendiĝo finde de decembro 1844 al Straubing ne efektiviĝis post protestoj de landshut-anoj ĉe munkenaj aŭtoritatoj. Eb marto 1845 li fariĝis estro de la Reĝa gimnazio de Eichstätt.[1], kie li restis ĝis emeritiĝo en aprilo 1862 kion necesigis debila saneco. Li mortis pro plurfoja apopleksio kaj estis, laŭ propra volo, entombigita apud la patro.
Graveco
Krom instrui Mutzl ankaŭ kreis modernajn lernlibrojn. Dum la lastaj vivojaroj li okupiĝis pri la bavaria historio sub la Agilulfidoj, aparte pri la tempo de Ruperto de Salcburgo kaj la tiamaj listoj de regantoj.
Mutzl ricevis en 1851 la Miĥaelo-meritordenon kaj iĝis koresponda membro de Bavaria Akademio de Sciencoj. Vokiĝon al la Universitato de Vieno li ne obeis. Liaj filoj, el geedzeco kun Rosina Zehentner, estis la pastro kaj artkolektisto Sebastian Mutzl kaj la benediktana abato Rupert Mutzl.
Skribaĵoj (elekto)
- De nominum latinorum radicibus: commentatio grammatica. Finsterlin, Monachii 1827, OCLC 245898336 (interrete)
- Lateinische Schulgrammatik. Attenkofer, Landshut 1832 (und weitere Auflagen), OCLC 165805014 (interrete)
- Elementarbuch der lateinischen Sprache: zum öffentlichen und Privat-Gebrauche. Thomann, Landshut 1833, OCLC 165805007 (interrete)
- Die Cella S. Maximiliani und die älteste Geschichte Bayerns. Manz, Regensburg 1852, OCLC 163042590 (Digitalisat)
- Geschichte Bayerns von der frühesten bis auf unsere Zeit, für Schule und Haus. Manz, Regensburg 1857 (kun Karl Kugler), OCLC 215128881 (interrete)
Literaturo
- Johann Mutzl: Erinnerung an Sebastian Mutzl. Wolff & Sohn, München 1865 (Separatabdruck aus XXVI. Jahresbericht des historischen Vereins von und für Oberbayern für das Jahr 1863, München 1864, p. 73–76), OCLC 162705979 (Digitalisat)