SeaMonkey (eo:MarSimio) | |
---|---|
| |
Fenestroj de MarSimio | |
Programisto | SeaMonkey Council |
Lasta stabila versio | 2.53.10 (16-a de novembro 2021) |
Lasta testa versio | 2.53.10 Beta 1 (16-a de oktobro 2021) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C++, JavaScript, XML User Interface Language, XML Binding Language |
Lingvo(j) | Esperanto kaj aliaj |
Evoluigstato | en la evoluo |
Programtipo | pako de interretaj programoj |
Permesilo | MPL, MPL/GPL/LGPL tri-license |
Retejo | SeaMonkey |
MarSimio (laŭvorta traduko de la anglalingva vorto SeaMonkey: Sala salikoko) estas libera retumilo, postantaĵo de Mozilo. MarSimio enhavas en ĝi plurajn programojn inkluzive de TTT-legilo (por HTTP kaj FTP), mesaĝilo por retpoŝto kaj novaĵgrupoj, paĝverkilo, i.a.
En marto 2005, organizaĵo mozila decidis ĉesigi la disvolviĝon de la programo Mozilo kaj anstataŭigi ĝin per Fajrovulpo, sed gastigi postantaĵon fare de la komunumo. Post pluraj monatoj, la stirantaro en julio akiris la varmarkitan nomon SeaMonkey (la kodnomo de Mozilo) kaj komencis uzi ĝin por la programo.
SeaMonkey 1.0 (hipoteze ekvivalento de Mozilo 1.8) estis eldonata je la 30-a de januaro en 2006.
MarSimio kaj Esperanto
MarSimio jam ekzistas (neoficiale) en Esperanto. La ligilon vi trovos malsupre sub "Eksteraj ligiloj". Aktuala versio en Esperanto: 2.0.11.
hispana versio germana versio de sistemo Vindozo 2000
Eksteraj ligiloj
- — elŝutpaĝo
- MarSimia Vikio
- MarSimio en la retejo CZilla.cz (ĉeĥe)
- MarSimio en Esperanto Arkivigite je 2010-02-04 per la retarkivo Wayback Machine (neoficiala, ofte malnova)
|