SciTE (Skajt), kiu signifas "Scintilla based Text Editor" estas tekstoredaktilo kiu estas populara ĉe programistoj. SciTE estas libera programaro.
SciTE akiris multajn kapablaĵojn kiuj estas utilaj por redakti programkodon.
Jen iuj el la ĉefaj kapabloj de SciTE:
- portebleco: ekzistas versioj por Linukso, Vindozo, Mac OS X;
- subteno de Unikodo;
- sintaksa kolorigo;
- faldado de kodo
- Kapabloj por kompili/ekzameni/redakti similaj al tiuj de integritaj evoluigaj ĉirkaŭaĵoj;
- konfigurebla.
Eksteraj retpaĝoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.