![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schwerzenbach ZH (stacidomo). |
Schwerzenbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Blazono de Schwerzenbach | |||||
![]() Preĝejo de Schwerzenbach | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Zuriko | ||||
Distrikto | Uster | ||||
Koordinatoj | 47° 23′ 9″ N 8° 39′ 36″ O / 47.38583 °N, 8.66000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 9″ N 8° 39′ 36″ O / 47.38583 °N, 8.66000 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 4426 | ||||
Areo | 2,64 km² | ||||
Alteco | 443 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8603 | ||||
Komunumkodo | 0197 | ||||
![]() Mapo de Schwerzenbach | |||||
Pri la komunumo
Schwerzenbach estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 4426 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Schwerzenbach situas ĉe la norda bordo de la lago Greifensee ĉe la elfluo de la rivero Glatt el la lago.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Schwerzenbach limas en nordokcidento al Dübendorf, en sudokcidento al Fällanden, en sudoriento al Greifensee kaj en nordoriento al Volketswil.
Trafiko

Schwerzenbach apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Sur ĝia teritorio troviĝas stacidomo de la trajnlinio de Uster al Zürich Stadelhofen kaj ankaŭ buse ĝi estas bone ligita kun la najbaraj komunumoj.
La komunumo havas aliron al la aŭtoŝoseo A53 de Brüttisellen al Uster.
Historio
La unua dokumenta mencio de Schwerzenbach datiĝas de la jaro 1064 post Kristo. En mezepoko la komunumo apartenis al la regejo Greifensee. Post la pereo de la malnova Zuriko en la helveta revolucio en la jaro 1798 Schwerzenbach fariĝis sendependa komunumo en la Kantono Zuriko, kiu ek de 1831 apartenas al la distrikto Uster.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|