Svisa Alpisma Klubo
emblemo
Alpa asocio
Komenco 1863 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno
Fondinto(j) Eugène Rambert vd
Membro de Svislanda Olimpika Asocio Unio Internacia de Asocioj de Alpismo International Council for Ski Mountaineering Competitions vd
Posedatoj Leglerhütte Chamanna Lischana Länta-Hütte Camona da Maighels Mittelaletschbiwak Mutthornhütte Muttseehütte Mönchsjoch Hut Bertol Hut Ramozhütte Rotondohütte Salbithütte Sardonahütte Schesaplanahütte Schreckhorn Hut Seetalhütte Silvrettahütte Q2364721 Q2432127 Q2451814 Täschhütte Vermigelhütte Albert-Heim-Hütte Almagellerhütte Cabane de Valsorey Chamanna d'Es-cha Monte Leone Hütte Cabane d'Orny Saleina Hut A Neuve Hut Capanna Piansecco Fornohütte Capanna Corno Gries Coazhütte Hörnli Hut Gaulihütte Spitzmeilenhütte Weisshorn Hut Rothornhütte Dent Blanche Hut Rottal Hut Hollandia Hut Cap. Sasc Furä Dix Hut Dossen Hut Gleckstein Hut Lauteraar Hut Mutthorn Hut Oberaarjoch Hut Planura Hut Q15812400 Q16064196 Gspaltenhornhütte Oberaarjochhütte Q16887863 Cabane du Mont-Fort Cabane de Moiry Voralphütte Topalihütte Bergseehütte Trifthütte Silberhornhütte Guggihütte Martinsmadhütte Albignahütte Q24505208 Q26257861 Q26821669 Zwinglipasshütte Capanna Adula CAS Chanrion Hut Grand Mountet Hut Trient Hut Capanna Motterascio Valsorey Hut Vignettes Hut Monte Rosa Hut Tracuit Hut Britannia Hut Dom Hut Weissmieshütte Tschierva Hut Konkordia Hut Badushütte Balmhornhütte Baltschieder Hut Bergli Hut Q863996 Solvay Hut Blüemlisalphütte Bordierhütte Boval Hut Brunnihütte Cabane Rambert Cabane du Vélan Capanna Cadlimo CAS Calandahütte Camona da Punteglias Carschinahütte Cavardirashütte Chamanna Jenatsch Chamonna Tuoi Chelenalp mountain hut Claridenhütte Cristallina Hut Q1143256 Dammahütte Doldenhornhütte Dossenhütte Wildhornhütte Chamonas d'Ela Etzlihütte Grialetschhütte Turtmannhütte Medelserhütte Finsteraarhorn Hut Fridolinshütte Schmadri hut Fründenhütte Grünhornhütte Oberaletsch mountain hut Q1637691 Terrihütte Windegghütte Keschhütte Planurahütte Rugghubel Mittellegi Hut Q1790647 Q147500 Schönbiel Hut vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio (Svislando)

La Svisa Alpisma Klubo (mallongigoj: SAC kaj CAS, germane Schweizer Alpen-Club, france Club Alpin Suisse kaj itale Club Alpino Svizzero) estas unuiĝo de asocioj por montogrimpado en Svislando. Ĝi estis fondita en la jaro 1863 en la stacidoma restoracio Olten kaj la nuna centra oficejo situas en Berno. Alpaj asocioj estas unuiĝoj plej diversspecaj, kies hodiaŭa celo estas antaŭ ĉio subteni montogrimpadon, montaran migradon kaj la mediprotekton. La lokaj aŭ regionaj asocioj de montogrimpado, kiuj precipe rilatas al la Alpoj, nomiĝas plej ofte alpoklubo, alpa asociomontara asocio. Origine la landa unuiĝo kaj la lokaj asocioj havis kiel precipajn taskojn la sciencan esploradon de la Alpoj kaj la turisman evoluadon per la konstruado de alpaj kabanoj kaj montaraj vojoj.

Damma-Kabano unu el multnombraj montarkabanoj de SAC

Aktivecoj

La Svisa Alpisma Klubo estas samtempe sportasocio kaj ankaŭ asocio por la plej diversaj aktivecoj en rilato kun alpismo:

  • alpisma edukado en ĉiuj kampoj de la montara sporto;
  • konstruo, vartado kaj flegado de la Alpismo-Klubo-Kabanoj;
  • alpismaj montgrimpadoj (unupaj turoj kaj grupaj eventoj);
  • sportgrimpadoj (unuopaj turoj, gurpaj eventoj kaj konkursoj);
  • skituroj (unuopaj turoj, grupaj eventoj kaj konkursoj);
  • migradoj;
  • edukado por la eventgvidado kaj montarsporto (precipe en la junularaj organizaĵoj);
  • alpisma savado (Alpisma Savado Svislando):
  • protektado de la montara medio (mediprotektado, floro kaj faŭno);
  • eldonado de publikaĵoj.

Montaraj kabanoj

Precipe ŝatataj inter montaraj migrantoj estas la montaraj kabanoj de Svisa Alpisma Klubo. La migrantoj povas trovi protekton en la kabanoj en kazo de fivetero aŭ dum plurtagaj montarmigradoj kaj eblas ankaŭ pasigi semajnfinon en tiaj kabanoj. La kabanoj estas tre simple ekipitaj, sed situas kutime en belagaj lokoj ofertante mirindan panoramon.

Membroj

La Svisa Alpisma Klubo havas proksimume 111 000 membrojn, kiuj estas orgnizitaj en 111 sekcioj, kiuj estas memstaraj asocioj. La sekcioj konstruas kaj funkciigas la kabanojn, organizas turojn kaj kursojn por siaj membroj kaj sendas delegitojn al la delegita asembleo, kiu elektas la centan komitaton kaj kontrolas la centran oficejon.

La junaj membroj de Svisa Alpisma Klubo inter 10 kaj 20 jaroj estas atentataj de la Junularaj Organizaĵoj de Svisa Alpisma Klubo (mallonge JO). Ili organizas ferisemajnojn, tendarojn kaj semajnfinajn turojn en Svislando kaj ankaŭ en proksima eksterlando.

Mebreco aŭ kunlaboro kun aliaj asocioj

La Svisa Alpisma Klubo fondis kune kun la Svisa Sav-Flug-Gvardio la fondaĵon Alpisma Savado Svislando. Alpisma Savado Svislando respondecas por la savo de personoj en la svisaj montoj kaj vartas en la Alpoj kaj en Ĵuraso 98 savstaciojn kun 3000 montarsavantoj kaj 80 savspecialist-helikopteroj.

SAC estas membro de la Internacia Alpoprotekto-Komisio KIPRA.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.