Distrikto Schwarzenburg
Blazono de Wahlern kaj la distrikto Schwarzenburg
Kastelo Schwarzenburg: Sidejo de la Prefektejo Schwarzenburg
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Schwarzenburg
Kantono Berno
ĈeflokoSchwarzenburg (Wahlern)
Koordinatoj 46° 4′ N  3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N  3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj10002 (2007-12-31)
Areo157 km²
Loĝantardenseco63,71 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0221

La Distrikto Schwarzenburg (en la germana Amtsbezirk Schwarzenburg) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 distrikto de Kantono Berno kun la ĉefloko Schwarzenburg (komunumo Wahlern). La iama distrikto estas ankaŭ konata kiel Schwarzenburgerland [kio signifas Lando de la Nigra Kastelo]. Al la distrikto apartenas kvar komunumoj kun etute 10002 loĝantoj kaj areo de 157 km².

Geografio

Schwarzenburgerland situas inter la urbo Berno en la nordo, Kantono Friburgo en okcidento, la distrikto Seftigen en oriento kaj Berna Oberlando en sudo. La distrikto situas inter la riveroj Sense en oriento kaj Schwarzwasser en okcidento, kies du valoj en la sudo estas ligitaj per la Gurnigelpasejo.

Trafiko

La komunumo Wahlern estas servata de la Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. La cetereaj komunumoj de la distrikto estas servataj de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Ekonomio

Principe la tuta distrikto kun la escepto de la urbeto Schwarzenburg estas tre kampara kaj vivas de agrikulturo. La komunumo Wahlern kun la urbeto Schwarzenburg estas pro la fervojkonekto al Köniz kaj Berno parto de la berna aglomeraĵo kaj granda parto de ties loĝantoj laboras en la federacia urbo.

Prefektejo

La distrikta prefektejo troviĝas en la Kastelo Schwarzenburg en la centro de la municipo Schwarzenburg. Prefektino en 2008 estis sinjorino Franziska Sarott.

Komunumoj de la distrikto Schwarzenburg

Blazono Nomo de la komunumo
kaj municipoj kaj setlejoj
Loĝantaro
(31-a de decembro 2007)
Areo
en km²
Albligen Albligen (Albligen, Harris, Wallismatt kaj Änetmoos)4654.3
Guggisberg Guggisberg (Municipoj: Guggisberg, Riffenmatt-Schwendi, Kriesbaumen, Riedstätt, Kalchstätten, Hirschmatt-Laubbach, Riedacker, Sangernboden kaj Ottenleuebad)160254.9
Rüschegg Rüschegg (Rüschegg, Gambach, Hirschhorn, Heubach, Rüschegg-Graben kaj Schwefelberg-Bad)170857.4
Wahlern Wahlern (Schwarzenburg, Lanzenhäusern, Mamishaus, Milken, Steinenbrünnen, Steinhaus, Wagerten kaj Wahlern)622740.6
Entute: 4 komunumoj10002157.2

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.