Schwarzenbach (germane, prononco [ŜVARcnbaĥ], signifo "nigra rojo") havas diversajn signifojn:
Lokoj en Germanio
- Schwarzenbach (Oberpfalz) estas komunumo en distrikto Neustadt an der Waldnaab de la federacia lando Bavario.
- Schwarzenbach am Wald estas komunumo en distrikto Hof same en Bavario.
- Schwarzenbach an der Saale estas komunumo en la sama distrikto Hof en Bavario.
- Krome ankaŭ loĝloko en la komunumo Nonnweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato nomiĝas Schwarzenbach.
Lokoj en Svislando
- Schwarzenbach LU estis ĝis la 1-a de septembro 2004 aŭtonoma komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno. Nuntempe ĝi estas parto de la komunumo Beromünster.
- Schwarzenbach SG estis vilaĝo de la komunumo Jonschwil en la elektodistrikto Wil en Kantono Sankt-Galo.
- Schwarzenbach SG (stacidomo) estas fervoja stacio en Jonschwil.
- Schwarzenbach ĉe Huttwil estis vilaĝo de la komunumo Huttwil en la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.