Schwarzbach | |
---|---|
la rivereto Schwarzbach en Zweibrücken | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 50,55 km |
Fluo | |
Fonto | la ĉefa fonto estas apud Johanniskreuz |
- Alteco super marnivelo | 500 m |
Enfluejo | apud Einöd en la riveron Blies |
- Alteco | 220 m |
Geografio | |
Trairataj mezgrandaj urboj | Zweibrücken, Homburg |
Trairataj vilaĝoj | Leimen, Waldfischbach-Burgalben, Thaleischweiler-Fröschen, Rieschweiler-Mühlbach, Dellfeld, Contwig |
Trairataj baraĵlagoj | Clausensee |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Hahnenseybach, Hundsbächel, Dinkelsbächel, Moosalb, Wallhalb, Wiesbach, Stambach, Schöltenbach, Auerbach, Bombach |
- Maldekstraj | Ramschel, Schleifenbächel, Rauschenbach, Dietersbächel, Rodalb, Wahlbach, Hornbach |
riverfluo de la Schwarzbach | |
La rivereto Schwarzbach, poksime al la fonto ankaŭ nomata Burgalb, estas ĉ. 50 km longa, orografe maldehstra flankrivero de la rivero Blies. Krom la plej grandan parton de Zweibrücker Westrich ĝielakvigas kun siaj flankriveroj la tutan okcidentan parton de la Palatinatan Arbaron kaj apartenas kun la rivero Lauter (la plej supra parto Wieslauter), Queich kaj Speyerbach al la kvar plej grandaj senakvigaj sistemoj de la Üalatinata Arbaro.
Riverfluo kaj alfluantoj
La Schwarzbach havs du fontrojoj, kiuj fontas sude de la setlejo Johanniskreuz en la meza Palatinata Arbaro. Ambaŭ fontoj situas sur alteco sub 500 m s.m. ĉe la sudokcidenta deklivo de la monto Steinbergs proksime unu al la alia. La norda nomiĝas Burgalbursprung kaj estas markita per kavalira ŝtono. La du fontrojoj unuiĝas post du kilometroj. Ekde tie la rojo nomiĝas Burgalb, kiel la rivereto nomiĝas dum sia unuaj 16 km.
La ĝis 200 m profunda valo de la rivero iras ĉirkaŭ Leimen en sudokcidenta direkto. De maldekste enfluas la rojon Rauschenbach, malsupre de la baraĵlago Clausensee sekvas de dekstre la rojojn Hundsbächel kaj Dinkelsbächel. Apud Waldfischbach-Burgalben, kie la rivereto folasas la arbaron, enfluas de dekstre la multe pli grandan Moosalb. Apud la setlejo Biebermühle alfluas de maldekstre la rojon Rodalb, apud Thaleischweiler-Fröschen de dekstre la Wallhalb. Trans Rieschweiler-Mühlbach, Dellfeld kaj Contwig la Schwarzbach atingas Zweibrücken, kie unue de dekstre la rojon Auerbach kaj de maldekstre la rivereton Hornbach alfluas.[1][2]
Tuj post la limo al Sarlando la rivereton Schwarzbach enfluas apud Homburger Stadtteil Einöd de dekstre al la rivero Blies, kiu post kromaj 45 km atingas la riveron Saro. Ĉe la kunfluo la Schwarzbach portas kun 10,7 m³/s [3] iom pli ol la duoblo de la akvokvanton de la Blies. La rivero Blies nur portas 5 m³/s. Ĉe la enbuŝiĝo la Schwarzbach estas kelkajn kilometrojn malpli longa ol la rivero Blies.
Apudriveraj sedimentoj
Ĉe la apudriverejoj de Schwarzbach kaj ties flankriveroj troviĝas entute ĉ. 52,7 milionoj da tunoj de sablozaj sedimentoj. oni supozas kiel kialo la forhakadon de la arbaroj.[4]
Vidindaĵoj
La vidindaĵoj situas en la valo de la rivero Schwarzbach aŭ sur la ĉirkaŭantaj altaĵoj.
- muelejo „Hundsweihersägemühle“
- burgo „Heidelsburg“
- sabloŝtonaj rokoj „Buntsandsteinfelsen“
- la baraĵlago „Clausensee“
- la blazonforĝejo „Wappenschmiede“
- “la germana ŝustrato“
- la burgo Steinenschloss
- ponto trans la valo de la rivero Schwarzbach
- blankaj cikonioj
- Heidelsburg, okcidenta pordego
- tomba reliefo de Saltuarius
- rokoj apud la burgo Heidelsburg
- la baraĵlago „Clausensee“
- la valo de la rivereto Schwarzbach apud Waldfischbach-Burgalben
Eksteraj ligiloj
- Wandertouren im Schwarzbachgebiet: Tour 40, Tour 56 Arkivigite je 2012-04-02 per la retarkivo Wayback Machine, Tour 61 Arkivigite je 2012-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Schwarzbach-Pegel Contwig
Referencoj
- ↑ Abflussmenge Hornbach. Arkivita el la originalo je 2016-01-31. Alirita 2012-01-09.
- ↑ Abflusscharakteristka von Schwarzbach und Hornbach. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2012-01-09.
- ↑ Abflussmenge Schwarzbach. Arkivita el la originalo je 2014-03-06. Alirita 2012-01-09.
- ↑ Christian Stolz. (2011) Budgeting soil erosion from floodplain and alluvial fan sediments in the western Palatinate Forest (Pfälzerwald, Germany), p. 437–461.
- ↑ Website der Aktion Pfalzstorch