Schmittenhöhe | |||
---|---|---|---|
Pinto de la Schmittenhöhe | |||
monto | |||
Alteco | 1 965 m | ||
Situo | Salcburgio, AT | ||
Montaro | Kitzbühl-Alpoj | ||
Geografia situo | 47° 20′ N, 12° 44′ O (mapo)47.32916666666712.737777777778Koordinatoj: 47° 20′ N, 12° 44′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La Schmittenhöhe (elparolu: ŝmitnhee) estas monto 1965 m super marnivelo, je la orienta rando de la Kitzbüheler Alpen. Ĝi estas la hejmmonto de Zell am See, de kie telfero kondukas al la pinto. Tie oni havas grandiozan rigardon al pli ol 30 altegaj montoj pli ol trimilmetraj kaj al la Zeller See, al la vasta valbaseno kaj la tuta valo de la Saalach.
La Schmittenhöhe estas vintrosportejo kun belaj skiejoj. Ekde la Schmittenhöhe startas multaj flugoj glisparaŝutaj en la valojn de la Pinzgau, kiuj pro sia orient-okcident-orientiĝo kaj sia rektlinia etendiĝo ebligas longajn flugojn.
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.