Municipo Schiermonnikoog | ||
---|---|---|
|
| |
Flago de la municipo Schiermonnikoog | Blazono de municipo Schiermonnikoog | |
loĝloko en Nederlando • insulo • nederlanda municipo • senaŭta loko | ||
Provinco | Frislando | |
Ĉefloko | vilaĝo Schiermonnikoog | |
Areo - Tero - Akvo |
191,19 km² 39,94 km² 151,26 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
931 (komence de 2021) 5 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)53.4666666666676.15Koordinatoj: 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | pramo | |
CBS-municipokodo | 0088 | |
Telefona kodo | 0519 | |
Poŝtkodo | 9166 | |
Oficiala retejo | https://www.schiermonnikoog.nl/ | |
Schiermonnikoog (okcidentfrise Skiermûntseach; 53° 28′ N, 6° 9′ O (mapo)53.4666666666676.15 ) estas municipo kaj kvina (kalkulata de la okcidento) nederlanda vadomarinsulo. Ĝi apartenas al la provinco Frislando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 931 loĝantoj sur areo de 191,19 kvadrataj kilometroj, el kiuj nur 39,94 estas grundo kaj 151,26 km² ĉirkaŭa akvo, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km².
Kun tiu nombro de loĝantoj ĝi estas la plej malgranda municipo de Nederlando. La municipo ĉefe vivas de turismo. La insulo estas laŭdata pro sia trankvileco, interalie pro la fakto ke vizitantoj ne povas kunpreni siajn aŭtomobilojn. Schiermonnikoog estas la plej maldense loĝata municipo de Nederlando kun 24 loĝ/km².
Vilaĝo
La municipo Schiermonnikoog havas nur unu vilaĝon, la samnoma vilaĝo Schiermonnikoog (insulane: Aisterbun aŭ Oosterburen). La insulo origine ankoraŭ havis duan vilaĝon: Westerburen, kiun en 1719 malrapide forglutis la maro.
Lingvo
La loĝantoj origine parolas dialekton kiu tre diferencas de la frisa lingvo, la insulana aŭ Schiermonnikoogs. Pro kreskantaj influoj de ekstere (inter aliaj de la turismo) la dialekto malrapide forpremiĝis de la nederlanda. Hodiaŭ restas nur ĉirkaŭ cent homoj kiuj scipovas paroli la dialekton. Ili nomas la insulon Lytje Pole, laŭvorte «Eta Herbotufo» (eta peco da grundo).
Galerio
- Satelitfoto
- Lumturo
Provinco Frislando | |
---|---|
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |