Joseph R. Scherer | |
---|---|
Joseph R. Scherer en Kalifornio post mondvojaĝo, 1932 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1901 en Kerzers |
Morto | 20-an de julio 1967 (66-jaraĝa) en Shasta |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono • Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • bankisto • ĵurnalisto |
Joseph R. SCHERER [ŝirer] (naskiĝis la 24-an de januaro 1901 en Friburgo (Svislando); mortis la 20-an de julio 1967[1]) estis usona esperantisto kaj banksekciestro, konata pro siaj mondvojaĝoj.
Vivo
Li studis en Lucerno, sed interompis studojn por fari bankan lernotempon. Li poste laboris kiel sekretario de granda konstruista kompanio de pontoj kaj tuneloj. En oktobro 1924 li elmigris al Usono kie li laboris ĉe Union National Bank kaj en 1927 transloĝiĝis al Los Angeles.
Esperanto
En 1922 li legis artikolon en komercista gazeto pri Esperanto kaj tuj skribis al Berna Esperantisto. D-ro Spielman sendis al li germanan gramatikon kun vortaro. Li vizitis la Nurnbergan Kongreson en 1923 kaj en Oktobro de la sama jaro ricevis la diplomon de Esperanto-instruisto de D-ro Privat.
Funkcioj en la Esperanto-movado
En 1928 li fariĝis ŝtate komisiita Esperanto-instruisto ĉe la Polytechnic Evening High School[2] kaj fondis la Esperanto-grupo de Los-Anĝeleso, de kiu li estis prezidanto de 1928 ĝis 1930. Li estis prezidanto de jaroj.
Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo
De 1930 ĝis 1932 li vojaĝis kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparoladojn. Li verkis pri tio libron „Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" (eldonitan en 1933 de Heroldo de Esperanto en Kolonjo), kiu estas grava dokumento pri la praktika valoro de Esperanto. Tiam li estis unu el la plej lertaj propagandistoj de Esperanto.
Enhavo de la libro
- Kiel revo fariĝis plano
- Ek al Japanlando!
- Tokio kaj Nikko, ĉefurboj de Japanlando
- Vojaĝoprogramo kaj la unua semajno
- En la norda montaro
- En la hejmoj kaj apud la Japana Maro
- En la klasika centro kaj industria distrikto
- Sur la insulo KluSu
- Alveno en Ĉinujo
- Hongkongo — Makao — Kantono
- Angkor-Vat, la piel glora templo de la mondo
- En Siamo, la lando de la blankaj elefantoj
- Suden, trans la ekvatoron
- Javo, la ĝardeno de la mondo!
- Kristnasko sur Javo apud fajra lafo
- Borobuduro kaj vivo popola
- Bali, la insula paradizo!
- Adiaŭ, sudaj steloj! Javo — Singapuro — Penango — Birmo
- Alveno en Hindujo
- Darĝilingo, apud ekstrema alteco — Benareso, urbo de eterna sankteco
- Amromantiko - kordoloroj — Taĵ-Mahal
- La kasteloj kaj bazaroj de Agro kaj Delho
- Jaipuro, urbeto rozkolora — Bombeo, urbego en la maro
- Diskutoj en la vagonaro
- En suda Hindujo
- Cejlono, la Edeno de la oriental ondoj
- Tra la Araba Maro kaj la Suez-Kanalo
- Egiptujo, la donaco de la Nilo
- Tra la Biblia Palestino
- Tra Sirio kaj Turkujo
- Greklando, la naskejo de la belaj artoj
- En la suna Italujo, Vatikana Urbo kaj en la plej malgranda respubliko de l' mondo S. Marino
- Svislando
- Ĝenevo
- Kongresaj tagoj en Krakovo
- Festatmosfero en Polujo
- Al la Ora Nordo
- Saltegoj tra Eŭropo
- Miaj lastaj tagoj en Eŭropo
- Reveno al Usono
Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo
En 1933, kiel numero 4 de la serio Muusses Esperanto-Biblioteko en Purmerend, Nederlando, aperis Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo.
|
|
Postlasaĵo
La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno konservas postlasaĵojn de Scherer, i.a. kelkdekon da fotoj.
Fonto
- ↑ William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2 Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 5.
- ↑ Amerika Esperantisto, 43-a volumo numero 1 septembro/oktobro 1930
Eksteraj ligiloj
- Broŝuro pri la prelegoj de Scherer Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- biografiaj informoj pri la verkisto en la retejo de la Aŭstra Nacia Biblioteko Arkivigite je 2013-04-24 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Joseph R. Scherer en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Joseph R. Scherer, la holivuda apostolo el Usona Esperantisto, 2023:5–6.