![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Schüpfheim |
Schüpfheim | |
---|---|
![]() Blazono de Schüpfheim | |
Blazono de Schüpfheim | |
![]() Schüpfheim | |
Schüpfheim | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Entlebuch |
Koordinatoj | 46° 57′ 1″ N 8° 0′ 54″ O / 46.95028 °N, 8.01500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 1″ N 8° 0′ 54″ O / 46.95028 °N, 8.01500 °O (mapo) |
Areo | 38,37 km² |
Alteco | 719 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6170 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() Mapo de Schüpfheim | |
Situa mapo de Schüpfheim | |
Schüpfheim (prononcu ŝypfhajm) estas komunumo kaj ĉefloko de la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3757 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
La komunumo Schüpfheim situas en la sudokcidento de Kantono Lucerno ĉe la bordo de la rivero Eta Emme, al kiu alfluas en la vilaĝo de okcidento la rivero Mannebach kaj de okcidento Trüebenbach.
Najbara komunumo
La komunumo Schüpfheim limas en nordo al Romoos, en oriento al Hasle, en sudo al Flühli, kaj en okcidento al Escholzmatt-Marbach.
Trafiko

Schüpfheim disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Krome de Schüpfheim poŝtaŭtolinio kondukas al Giswil en Kantono Obvaldo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Schüpfheim datiĝas el la jaro 1150 kiel Schipfen.
En mezepoko la vilaĝo apartenis al la Senjoroj de Wohlhusen, kiuj vendis ĝin proksimume en la jaro 1300 al la Habsburgoj. La Habsburgoj pandigis la regionon en la jaro 1350 al Peter von Thorberg. Ĉar tiu provokis la malamon de la popolo, la regiono Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis ribeladon kontraŭ Lucerno en la jaro 1434, tiam en 1513 okaze de la tiel nomita Cepa Milito kaj denove en 1653 dum la Kamparana Milito. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Schüpfheim estis ĉefloko de la distrikto Schüpfheim, kiu ek de 1803 nomiĝas distrikto Entlebuch.
Vidu ankaŭ
- Schüpfheim (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Schüpfheim
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Schüpfheim Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Profilo de la komunumo en la kantona retejo
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Schüpfheim LU – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|