Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schöfflisdorf-Oberweningen (stacidomo).
Schöfflisdorf
Blazono de Schöfflisdorf
Preĝejo de Schöfflisdorf
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoDielsdorf
Koordinatoj 47° 30′ 4″ N  25′ 1″ O / 47.50111 °N, 8.41694 °O / 47.50111; 8.41694 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 4″ N  25′ 1″ O / 47.50111 °N, 8.41694 °O / 47.50111; 8.41694 (mapo)
Nombro de loĝantoj1189
Areo4,05 km²
Alteco471 m super marnivelo
Poŝtkodo8165
Komunumkodo0099
Mapo de Schöfflisdorf

Schöfflisdorf estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1189 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La setlejoj de Schöfflisdorf komplete kunkreskis kun tiuj de la najbara komunumo Oberweningen.

Geografio

Panorama rigardo de Schöfflisdorf

Schöfflisdorf estas la plej orienta komunumo de la Wehntal aŭ Surbvalo, kiel la valo laŭ ĝia rivero Surbo nomiĝas en la parto de la Kantono Argovio. La komunumo situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern. En Schöfflisdorf fontas la rivero Surbo, kiu senakvigas la valon Wehntal al oriento. Schöfflisdorf estas tipa strata domo, tio signifas, ke la setlejo estiĝis laŭlonge de trafikvojo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,05 km², de kiuj 55,6% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Schöfflisdorf limas al Oberweningen en okcidento, al Steinmauer en oriento, kaj al Bachs en nordoriento.

Trafiko

Schöfflisdorf estas per poŝtaŭtobusoj konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj kun la urbo Baden. Facile atingeblas ankaŭ la stacidomo Schöfflisdorf-Oberweningen en la najbara komunumo Oberweningen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Zuriko tra la Surbvalo al Döttingen.

Historio

La unua skriba mencio de Schöfflisdorf datiĝas el la jaro 1258, kiam la libersinjoro Lütold la 7-a de Regensberg konfirmis la vendon de bieno al iu Berchtold de Waldhausen en la valo de Bachs. En la jaro 1409 Schöfflisdorf fariĝis kun la cetera regiono de Wehntal posedaĵo de la urbo Zuriko.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.