Scenery | |||
---|---|---|---|
monto • stratovulkano • dormanta vulkano | |||
Alteco | 887 m | ||
Situo | Nederlando | ||
Geografia situo | 17° 38′ N, 63° 14′ U (mapo)17.635-63.239166666667Koordinatoj: 17° 38′ N, 63° 14′ U (mapo) | ||
| |||
Rimarko | Plej alta monto de Reĝlando Nederlando | ||
Monto Scenery estas eble aktiva vulkano en Kariba Nederlando. Ĝia lafkupolo formas la pinton de stratovulkano en la insulo Saba. Kun alto de 887 m,[1] ĝi estas la plej alta pinto kaj en la Reĝlando de Nederlando, kaj, ekde la dissolvo de Nederlandaj Antiloj la 10an de Oktobro 2010, la plej alta punkto en Nederlando mem.
Tiu vulkano de Saba estas eventuale danĝera; la lasta erupcio okazis en aŭ ĉirkaŭ la jaro 1640 kaj inkludis eksplodojn kaj piroklastajn fluojn.
La 2an de Septembro 2019, la Natura Parko Monto Scenery estis plialtigita al la statuso de nacia parko.[2]
Estas piedira vojo ĝis la pinto, kio estas unu el la plej gravaj turismaj altiroj. Suprenirante la tutan vojon ĝis la montopinto oni povas trovi ĉiujn klimatajn zonojn en Saba, inklude nubarbaron ĉe la pinto.
Bildaro
- Montopinto vidita el lofo
- Monto Scenery inter nuboj
- Vido el Monto Scenery kun lofo fronte
Notoj
- ↑ "Saba". Tutmonda Vulkanisma Programo. Smithsonian Institution. Alirita la 7an de decembro 2021.
- ↑ National park status for Mount Scenery Nature Park Arkivigite je 2021-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de decembro 2021.