Savendulino | |
---|---|
kliŝo • rolfako • narrative role | |
Informoj | |
La savendulino, aŭ persekutata junulino aŭ damo en danĝero aŭ simile, france demoiselle en détresse, angle damsel in distress, estas tipa rolulo en romanoj, arto, teatro, filmo, bildliteraturo, videoludoj ktp. Temas pri juna, bela virino, kiun minacas (eble forrabas) iu monstro aŭ maliculo kaj kiun savas vira heroo el la danĝero.
Hodiaŭ la kliŝa rolo estas ofte kritikata por esti malfeminisma. Modernaj uzoj de la rolo ofte montras savendulinon pli fortan, kiu povas savi sin mem.
Ekzemploj
Kelkaj savendulinoj en populara kulturo:
- Andromedo en greka mitologio
- Ann Darrow prenita de King Kong
- princino Leia, savenda de Luke Skywalker en Star Wars
- La dormanta belulino
- Neĝblankulino
- Rapunkolo
- princino Peach en videoludo Mario
- Dejah Thoris, la Princino de Marso, bela marsanino savota de terano John Carter, en la Barsoom-serio de Edgar Rice Burroughs
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.