![](../I/Savannah_(Georgia)_banner_Cathedral_of_St._John_the_Baptist.jpg.webp)
Savannah | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono • komunumo de Georgio • urbego • kantona sidejo | |||||
| |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 780 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 524 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 3′ N, 81° 6′ U (mapo)32.050833333333-81.103888888889Koordinatoj: 32° 3′ N, 81° 6′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
Areo | 282,226909 km² (2 822 2.6 909 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Savannah estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Chatham. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.
![](../I/Chatham_County_Georgia_Incorporated_and_Unincorporated_areas_Savannah_Highlighted.svg.png.webp)
Bazaj informoj
- Areo: 282 km²
- Loĝantaro: 139.491 (en 2011)
- Supermara alteco: 15 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 31302, 31322, 31401, 31404–31409, 31415, 31419
- Telefonkodo: 912
Geografio
![](../I/Eugene_Talmadge_Memorial_Bridge.jpg.webp)
![](../I/River_St_in_Savannah%252C_Georgia.JPG.webp)
Savannah situas sur ebenaĵo ĉe enfluo de navigebla rivero Savannah (kiu estas la subŝtata limo) al Atlantiko en la sudorienta landparto de Usono, en la plej orienta parto de Georgio.
Historio
En 1733 Savannah estis fondita kiel ĉefurbo de nova kolonio Georgio por Britio. La celo estis bari la francajn kaj hispanajn strebojn akiri tiu ĉi regionon. Dum la Usona Enlanda Milito en 1864 generalo William Tecumseh Sherman kaj lia armeo de 62.000 soldatoj okupis Savannah. La kolonelo telegrafis al Abraham Lincoln proponante al li la urbon kiel kristnaska donaco.
Ekonomio
Agrikulturo estis esenca al la ekonomio de Savannah dum la unuaj du jarcentoj. La silkoj estis la plej grava varo por Britio. La milda klimato de Kartvelio ofertis perfektajn kondiĉojn por kultivado de kotonoj, kiu iĝis la domina krudvaro post la Usona Revolucio. Longe funkciis tie la plej granda paperofabriko de la mondo. Hodiaŭ Savannah estas industria centro. En la 21-a jarcento jam gravas ankaŭ la turismo.
Trafiko
Savannah havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kuras al Atlanta (Georgio) kaj Miamo. Alia aŭtoŝoseo kuras al Richmond. La haveno estas la plej grava en Georgio. Pramo trafikas al la marbordaj insuloj.
![](../I/Savannah_river_georgia_queen.jpg.webp)
![](../I/SavannahGeorgiaTempleMickveIsrael_2006.jpg.webp)
![](../I/Xvisionxstjohncathedralsavannah.jpg.webp)
Klimato
Savannah situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 41 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1218 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre malofte neĝas). Malofte uraganoj trafas la urbegon, ekzemple David en 1979.
Vidindaĵoj
Servoj
Vidu ankaŭ
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio
![](../I/Map_of_Georgia_NA.png.webp)