Savaii-Insulo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Pacifika Oceano | |
Insularo | Samoa Insularo | |
Geografia situo | 13° 35′ S, 172° 25′ U (mapo)-13.583333333333-172.416666666671858Koordinatoj: 13° 35′ S, 172° 25′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 70 km | |
Larĝo | 40 km | |
Areo | 1 694 km² | |
Plej alta loko | Silisili-Monto 1 858 m | |
Ŝtato | Samoo | |
Loĝantaro | 43 135 (2010) 25 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Salelologa | |
Mapo de Insulo Savai'i | ||
Savaii-Insulo aŭ Savai'i estas la plej granda kaj la plej alta insulo en Samoo kaj la plej granda termaso en Polinezio escepte de Havajo kaj Nov-Zelando. Insulo Savai'i ankaŭ estas referita fare de samoanoj kiel Salafai, klasika samoa esprimo uzita en parolarto kaj prozo. Insulo Savai'i estas hejmo al ĉirkaŭ 43 142 (jaro 2006) da homoj kiuj konstituas 24 % de la loĝantaro de Samoo [1]. La sola urbeto kaj pramŝipa finhaltejo estas Salelologa, la ĉefa enirejo por la insulo, situanta en la orienta fino de Savai’i. Asfaltita vojo servas kiel la ĉefan aŭtovojon, liginte plejmulton el la vilaĝoj, kun lokaj aŭtobusoj kiuj atingas plejmultojn setlejojn.
Savaii-Insulo konsistas el ses itūmālō ( distriktoj ). Ĉiu el tiuj ĉi ampleksas vilaĝojn kun fortaj tradiciaj ligiloj de parenceco, historio, tero kaj matai ĉefajn titolojn. Ekzistas ankaŭ iu limigita ekoturismo-disvolviĝo kiu organiziĝas plejparte ene de la vilaĝoj. La Mau, la neviolenta movado de Samoa por politika sendependeco dum koloniismo en la komenco de la 1900-aj jaroj, havis siajn komencojn sur Savaii-Insulo kun la Mau Pule-movado [2].
Biogeografio
Biogeografie la insulo situas en la Samoaj tropikaj humidaj arbaroj de la Pacifika ekozono.
Referencoj
- ↑ Final Population and Housing Census 2006. Samoa Bureau of Statistics (July 2008). Arkivita el la originalo je 2011-01-01. Alirita 24 May 2010.
- ↑ , Lalaga:A Short History of Western Samoa, Malama Meleisea and Penelope Schoeffel Meleisea, p. 117.
Eksteraj ligiloj
- Final 2006 Samoa Census Report, Samoa Bureau of Statistics, July 2008 Arkivigite je 2011-01-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Samoa Tourism Authority angle
- Sydney Morning Herald travel article June 2009 angle
- Surfing Samoa on Youtube angle
- The Samoan Historical Calendar 1606 - 2007 Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine by Stan Sorensen, Historian, Office of the Governor, American Samoa & Joseph Theroŭ angle
- First Samoan dictionary, 3rd edition (1893) by Rev. George Pratt angle
- Library Association of Samoa website Arkivigite je 2018-09-28 per la retarkivo Wayback Machine angle