Saul Alinsky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Saul David Alinsky | |||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1909 en Ĉikago | ||||
Morto | 12-an de junio 1972 (63-jaraĝa) en Karmelo-ĉe-la-Maro | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Zion Gardens vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | aktivulo • verkisto • sociologo • sindikatisto • homrajta aktivulo • community organizer vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Rules for Radicals vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Saul David ALINSKY (n. la 30-an de januaro 1909 en Ĉikago, Ilinojo - m. la 12-an de junio 1972 en Karmelo-ĉe-la-Maro, Kalifornio) estas konsiderata la patro de t.n. "komunuma organizado" en Usono. Dum la 1930-aj jaroj, Alinsky "organizis" la kvartalon Back of the Yards (Malantaŭo de la Kortoj) en Chicago, kiun famigis la romano de Upton Sinclair, La Ĝangalo, pri la teruraj laborkondiĉoj en la viando-produkta firmao. Dum la "organizado" de alia kvartalo, Woodlawn, li fondis Fondaĵon por Industriaj Areoj (angle Industrial Areas Foundation), kiu trejnis maldekstrulan aktivularon kaj partoprenis en starigo de "komunumaj organizaĵoj" tra Usono. En sia lasta libro Rules for Radicals (Reguloj por Radikaluloj), eldonita unu jaron antaŭ lia morto, Alinsky pritraktis la maldekstrulan generacion de 1960-aj jaroj kaj sian vidpunkton pri tio, kiel organiziĝi por akiri potencon.