Satyendra Nath Bose
Persona informo
সত্যেন্দ্রনাথ
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Kolkato
Morto 4-an de februaro 1974 (1974-02-04) (80-jaraĝa)
en Kolkato
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengala angla germana franca sanskrito hindia vd
Loĝloko Barato vd
Ŝtataneco Brita Hindio Barato Dominio de Barato vd
Alma mater Presidency University University College of Science, Technology & Agriculture Hindu School vd
Subskribo Satyendra Nath Bose
Familio
Edz(in)o Ushabati Bose vd
Profesio
Okupo fizikisto matematikisto politikisto universitata instruisto vd
Laborkampo matematika fiziko vd
Verkado
Verkoj statistiko de Bose-Einstein 
kondensaĵo de Bose-Einstein 
bosono 
photon gas vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Satyendra Nath Bose (naskiĝis la 1-an de januaro 1894 en Kolkato, mortis la 4-an de februaro 1974 samloke) – barata fizikisto, specialiĝanta pri matematika fiziko.

Bose prilaboris probablan distribuon por fotonoj, kiu poste estis plilarĝigita de Albert Einstein ankaŭ por atomoj kaj de iliaj nomoj nomata statistiko de Bose-Einstein. Laboraĵo de Bose Planck's Law and the Hypothesis of Light Quanta, kiu enkondukis la distribuon de probableco, estis presita en la germana scienca revuo Zeitschrift für Physik nur post rekomendo de Einstein kaj en lia traduko.

De la nomo Bose devenas ankaŭ la termino bosono.

En 1924 dum vojaĝo tra Eŭropo li kunlaboris interalie kun pola fizikistino Maria Skłodowska-Curie en Parizo, kaj sekvan jaron kun Albert Einstein en Berlino.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.