Monta satureo, Satureja montana | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Satureja Tourn. ex Mill. | ||||||||||
Specioj | ||||||||||
ĉ. 30 specioj, inter ili: | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Satureo aŭ saturejo (Satureja el lamiacoj) estas genro de tre aromaj plantoj - unujaraj herboj kaj precipe arbustetoj - kun kontraŭe duopaj, mallarĝe lancetformaj folioj kaj kun malgrandaj floroj blankaj, rozaj aŭ purpuraj, ne okulfrape dulipaj (PIV).
Estas ĉirkaŭ 30 specioj el la mezvarmaj kaj varmaj regionoj, du el ili kultivataj por medicino kaj spicaĵo:
- ĝardena satureo (Satureja hortensis)
- monta satureo (Satureja montana)
En kuirarto uzatas la folioj de la planto. Satureo fajnigas ĉefe fazeolojn, kolbasojn, salatojn kaj legomsupojn.
- sekigita ĝardena satureo
- Monta satureo
- Floroj de monta satureo
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.