Sasaki Tasku
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1883 (1883-04-01)
en Tokio
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto

EdE-S

SASAKI Tasku, japano, licea instruisto. Naskiĝis 1-a de aprilo 1883 en Tokyo-shi. Esperantisto de 1907, SAT-aniĝis 1925. Fondis studejon de Zamenhofa gramatiko, kie krom li laboras Ĵ. Iŭaŝita k. a. Ilia esplormetodo estas tute objektiva: unue elektas kiel eble plej malgrandan temon (ekz. Depost) kaj kolektas ekzemplojn el ĉiuj paĝoj de Zamenhofaj verkoj kaj ilin sisteme klasigas. Multaj gazetartikoloj. Ekz.: „Depost“, „La Esperantisto“, Tokyo, 1931-32. Kompilis: „Paroladoj de Zamenhof“, 1930 (komparis diversajn variantojn, reviziita eldono, 1933).

Ĉefaj verkoj

  • ZAMENHOF, Lejzer Ludwik; SASAKI, Tasku; Iũaŝita, Ĵuntaro. (1932) Paroladoj de L.L. Zamenhof, Esperanta universala biblioteko. Koĵimaĉi, Tokio: Japana esperanto-asocio. OCLC 716999260.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.