Sarono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortokialo drono
Loĝloko Troezen
Patro Althepus

Sarono (en la malnova greka Σάρων [Sárôn]) estis mitologia reĝo. Li sekvis sur la trono Altepon kaj konstruigis templon honore al Artemiso. Kiel granda ĉasisto, li sekvis cervon ĝis la marbordo. Ĉar la besto ne haltis, Sarono sekvis ĝin kaj dronis en la maro. La loko kie li dronis ricevis la nomon Sarona Golfo.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.