Sarmataj miksaj arbaroj
ekoregiono
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj57° 59′ 0″ N, 26° 39′ 27″ O (mapo)57.98347222222226.657416666667Koordinatoj: 57° 59′ 0″ N, 26° 39′ 27″ O (mapo) [+]

Sarmataj miksaj arbaroj (Tero)
Sarmataj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Sarmatic mixed forests [+]
Koniferoj estas superregantaj en tiu ĉi sarmata miksa arbaro en ekstrem-suda Suomujo.
Vintro en arbaro de eŭropa fago en Larvik, Norvegujo. Krom koniferoj, tigfrukta kverko, ordinara frakseno, malglata ulmo, nigra alno kaj penda betulo estas pli komunaj en la sarmata miksa arbaro de Norvegujo.
Marĉo en sarmata miksa arbaro apud Stokholmo.
Rivero Tarvasjõgi en Arbarrezervejo Kõrvemaa, Estonujo.

La sarmataj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.

Priskribo

La ekoregiono situas en Eŭropo inter la tajgo en la nordo kaj la foliarbara zono en la sudo. Ĝi kovras proksimume 846 100 km² en ekstrem-suda Norvegujo, suda Svedujo, ekstrem-sudokcidenta Suomujo, Estonujo, Latvujo, norda Litovujo, norda Belorusujo kaj la centra parto de Eŭropa Rusujo. Ĝi limtuŝas la Baltan Maron kaj jenajn ekoregionojn : la skandinavan kaj rusan tajgojn (norde), la uralajn montarajn tundrojn kaj tajgojn (oriente), la orient-eŭropajn arbarajn stepojn (sudoriento), la mezeŭropajn miksajn arbarojn (sudokcidento) kaj la baltajn miksajn arbarojn (okcidente). La ekoregiono konsistas el miksaj arbaroj superregataj de tigfrukta kverko (kiu nur okaze troviĝas pli norde), ordinara piceo (kiu malaperas pli fore suden kaŭze de nesufiĉa humido) kaj arbara pino (en pli sekaj ejoj). Fitogeografie, la mezeŭropa kaj la orient-eŭropa flaŭraj provincoj el la cirkaŭboreala regiono de la holarktisa regno, partigas la ekoregionon.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbarojAcoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.