Saargau | |
---|---|
Regiono | |
comté du Maine [+] | |
Lando | Francio |
Vikimedia Komunejo: Saargau [+] | |
Saargau aŭ Sargovio estas unue franka graflando, due altaĵĉeno inter la riveroj Saro kaj Mozelo aŭ en la suda parto inter la rivero Saro kaj la franca limo al Germanio.
Grafschaft Sargovio
La Sargovio estis franka graflando, kiu jam ekzistas dokumente pruvita en la 7-a jarcento. La graflanfo Sargovio etendiĝis tiam en la tuta valo de la rivero Saro. En la traktato de Meersen (870) estis menciitaj du saraj graflandoj: comitatus Sarachuua inferior (malsupra Sargovio) kaj comitatur Sarachuua subterior (supra Sargovio). Hodiaŭ nur la malsupra Sargocio ankoraŭ portas la nomon Sargovio.
Regiono (pejzaĝo) Sargovio
Sargovio estas altaĵo okcidente de la rivero Saar. Ĝi etendiĝas en la sudo ĉe Berus, ĉiam ĉe la franca landlimo norden, de Sarlando ĝis Rejnlando-Palatinato. En la nordo la rivero Mozelo formas la limon. La urbo Konz, kie la [[Saro] enfluas la Mozelon estas la fino de la Sargovio.
La orienta rando de Sargovio falas parte krude al la valo de la rivero Saro. En la okcidento, direkte al Loreno kaj trans la ŝtata limo, la pejzaĝo estas pli ebena kaj malkruda. Geologie la Sargovio apartenas al la Lorena ŝtupolando. Sur la okcidentaj deklivoj da la Sargovio apud la Mozelo oni kultivas vitojn. precipe la vitvario Elbling estas kultivata tie.
Sargovio altas en la nordaj partoj je ĉirkaŭ 400 m super marnovelo: (Nitteler Höcht (390 m), Helenenkreuz apud Wincheringen (413 m), pli sude la Eiderberg apud Freudenburg (440 m) kaj la monto Kewelsberg apud Tünsdorf (442 m).
Vidindaĵoj
- Berus: restaĵoj de mezepoka urba fortikaĵo, paroĥa preĝej St.Martin, Eŭropa monumento, Oranna-kapelo
- Felsberg: Teufelsburg
- St. Barbara: romia kuprominejo
- Ihn: romia sanktejo ĉe „Sudelfels“
- Siersburg: burga konstruaĵo. valo de la rivero Nied
- Niedaltdorf: gutŝtona kaverno.
- Wellingen: skulptista simpozio „Ŝtona ĉe la limo“
- Orscholz: Cloef (elrigardejo ĉe la Sarmeandro),
- Borg: Rekonstruierte römische Villa
- Kastel-Staadt: Klause alte super la rivero,
- Gisingen: muzeo „domo Sargovio“ (Haus Saargau)
- Beckingen: naturprotektejo „Wolferskopf“ kun domo „Fischerberghaus“
Eksteraj ligiloj
- Literatur über den Sargovio (Saarland) in der Saarländischen Bibliographie
- Regionalmanagement Region Sargovio