Citadelo de Saladino | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kastelo | |||||||||||||||||||
Citadelo • burgo • krucmilitista fortikaĵo • arkeologia loko [+] | |||||||||||||||||||
Koordinatoj | 35° 35′ 45″ N, 36° 3′ 26″ O (mapo)35.59583336.057222Koordinatoj: 35° 35′ 45″ N, 36° 3′ 26″ O (mapo) | ||||||||||||||||||
Areo | 0,09 km² (8,87 ha) [+] | ||||||||||||||||||
Citadelo de Saladino | |||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Qal'at Salah ed-Din [+] | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Citadelo de Saladino estas burgo en Sirio (konata ankaŭ kiel Saone aŭ burgo de Saladino). Ĝin troviĝas 24 km oriente de Lakatio en altmontara tereno, sur montardorso inter du profundaj ravinoj ĉirkaŭita per arbaro. Komune kun burgo Krak des Chevaliers la citadelo estis en la jaro 2006 enskribita en liston de monda heredaĵo de Unesko.
Historio
La burgo estis konstruita jam en antikvaj tempoj, kiam la regionon priregis fenicianoj, iam ĉirkaŭ la unua miljaro antaŭ Kristo. En 334 a.K. ĉi tie la fenicianoj estis sieĝitaj fare de Aleksandro la Granda. En la 10-a jarcento kontrolon super la fortikaĵo akiris bizancanoj de dinastio de emiroj de Halepo. Post la bizanca imperio la fortikaĵon okupis krucistoj, kiuj alligis ĝin al Antioĥa princlando. Post batalo apud Hattín en la jaro 1187 Saone estis sieĝita fare de sultano Saladino (arabe Saláhuddín) kaj en julio de 1188 ĝi estis konkerita. Por signo de tiu ĉi venko ĝi portas la nomon de venkinto - citadelo de Saladino (citadelo de Saláhuddín).