Santo Tomas | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • municipo de Filipinoj • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4234 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 218 500 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 290 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 5′ N, 121° 11′ O (mapo)14.083333333333121.18333333333Koordinatoj: 14° 5′ N, 121° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 239 m [+] | ||
Areo | 95,41 km² (9 541 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santo Tomas, Batangas [+] | |||
Santo Tomas - tagaloge Lungsod ng Santo Tomas - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj. La patrono aŭ nomdonanto de Santo Tomas estas Tomaso de Akvino.
Bazaj informoj
- loĝantaro: 179 844 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4234
- telefonkodo: +63 (0)43
- Supermara alteco: 168 m
- Areo: 95,41 km²
Geografio
Santo Tomas kuŝas sur ebenaĵo ĉe piedo de dormanta vulkano . Tanaunan troviĝas nur 6, Calamba 11, Lipa (Filipinoj) 18, Rosario (Batangoj) 30, Dasmariñas 33, provinca sidejo Batangas 39, Nasugbu 55, ĉefurbo Manilo 56, Kezonurbo 65 kilometrojn (aere) .
Historio
La tiama municipo estis fondita en 1666. La hispanaj monaĥoj konstruis preĝejon. Post jaroj multe da domoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la preĝejo, sed samtempe dise en la proksima areo. Santo Tomas estas la hejmurbo de filipina revolucio kaj la nacia heroo Miguel Malvar, la lasta, kiu kapitulacis al la usonanoj. Santo Tomas travivis post la usona dominado ankaŭ japanan eraon (1942-1945). La urbo atingis la internacian klasifikon urbego en la 2000-aj jaroj kaj en 2015 atingis la filipinan klasifikon komponenta urbo.
Ekonomio
Santo Tomas havas ekonomian parkon kaj menciindas la diversaj vendejegoj kun restoracioj.
Eduko kaj religio
Santo Tomas havas politeknikan kampuson. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj.
Trafiko
Santo Tomas havas trairan arterian ĉefvojon el nordo al sudo kaj flankovojon al la proksima komunumo. Enurbe oni uzas ĉefe triciklojn, en la najbareco busetojn kaj al la pli foraj urboj jam aŭtobusojn.
Klimato
La klimato de Santo Tomas estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1121 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 22-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
- preĝejoj
- monumento
Fontoj
- WikiTrans
- Industria parko
- Monumento
- Hotelo
- Kampuso
- Preĝejo
- Preĝejo
- Bazaro