Santo Domingo de Pirón | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40180 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 3° 59′ U (mapo)41.041111111111-3.9894444444444Koordinatoj: 41° 2′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 079 m [+] | ||
Areo | 27,64 km² (2 764 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santo Domingo de Pirón [+] | |||
Santo Domingo de Pirón [santodoMINgo depiRON] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Santo Domingo de Pirón estas etimologie komprenebla kiel Sankta Dominiko de Pirón, alude al tiea rivero.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 59 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 18 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Brieva, Pelayos del Arroyo, Sotosalbos, Basardilla kaj Alameda del Valle (Madrid).
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Fernando Delgado Sanz, konata ĉefe kiel El Tuerto de Pirón (Unuokululo) estis bandito (1846-1914) el la loko kun sia samlokano Aquilino Benito Pérez. Laŭdire li ŝtelis el riĉuloj, atakis preĝejojn kaj vojojn, ĉefe en la sierra de Guadarrama kaj en la baseno de la rivero Pirón, sed famis ankaŭ tra la tuta provinco Segovio kaj eĉ en parto de la provinco Madrido. Laŭdire en 1866 reveninte al Santo Domingo de Pirón post la militservo lia fianĉino de Santo Domingo de Pirón jam estis edziniĝinta pro familia premo. Tial li decidis ekkarieri per ŝtelado kaj humiligado al ŝia patro, caciko de la zono.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj, kiel la preĝejo de Sankta Dominiko kaj fasadoj kun sgrafiarto.