Santino Solari
(1576-1646)
Itala arkitekto kaj skulptisto.
Itala arkitekto kaj skulptisto.
Persona informo
Naskiĝo 1576
en Verna, proksima de Lanzo d'Intelvi,  Italio
Morto 10-a de aprilo 1646
en Salzburgo,  Aŭstrio
Ŝtataneco Svislando Aŭstrio vd
Profesio
Okupo skulptisto arkitekto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Santino Solari (1576-1646) (naskiĝis en Verna, proksima de Lanzo d'Intelvi, 1576 - mortis en Salzburgo, en la 10-a de aprilo 1646) estis Itala arkitekto kaj skulptisto.

Biografio

Li disvolvis sian karieron ĉefe en Aŭstrio. Komisiita de la ĉefepiskopo de Salzburgo Marko Sitiko el Hohenems (1574-1619), li konstruis Kastelon Hellbrunn, bazita sur la modelo de la italaj vilaoj, kun ties ĝardenoj plena je porakvoĵetaj mekanismoj kaj laboris sur la dezajno por la konstruado de la Katedralo de Sankta Ruperto kaj Virgilio, en Salzburgo. Kontentigante la volon de Paris de Lodron (1586-1653), li konstruis la Preĝejon Ĉieliro de Mario, en Villa Lagarina[1], kies regiono tiuepoke apartenis al la Graflando de Tirolo.

Solari mortis en Salzburgo kaj sepultiĝis en la Tombejo de Sankta Petro en tiu urbo.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.